Foreign Correspondent (alinome Imposter kaj Personal History) estas usona blank-nigra prispiona streĉo-filmo de 1940 reĝisorita de Alfred Hitchcock. Ĝi rakontas la historion de usona ĵurnalisto kiu klopodas malkovri malamikajn spionojn en Britio kiuj estas interplektitaj en fikcia kontinent-ampleksa komploto en la antaŭaĵo de la Dua Mondmilito. Stelulas Joel McCrea kaj aperas 19-jara Laraine Day, Herbert Marshall, George Sanders, Albert Basserman, kaj Robert Benchley, kun Edmund Gwenn.

Rapidaj faktoj filmo, Originala titolo ...
Foreign Correspondent
Thumb
filmo
Originala titolo Foreign Correspondent
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1940, 16 aŭg. 1940
Ĝenro spionada filmo, film based on book, krimfilmo, politika suspensa filmo
Kameraado Rudolph Maté
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) Walter Wanger
Scenaro James Hilton  Ben Hecht  Charles Bennett  Joan Harrison  Budd Schulberg  Richard Maibaum  John Howard Lawson  John Lee Mahin  Robert Benchley  Vincent Sheean  Harold Clurman  Alfred Hitchcock
Loko de rakonto Anglio Nederlando
Muziko de Alfred Newman
Rolantoj George Sanders  Joel McCrea  Laraine Day  Herbert Marshall  Robert Benchley  Albert Bassermann  Edmund Gwenn  Eduardo Ciannelli  Harry Davenport  Ian Wolfe  Martin Kosleck  Gertrude W. Hoffmann  Holmes Herbert  E. E. Clive  John Burton  Charles Halton  Frances Carson  Jane Novak  Otto Hoffman  Charles Wagenheim  Barbara Pepper  Emory Parnell  Ken Christy  Maurice Costello  Jimmy Finlayson  Alexander Granach  Alfred Hitchcock  Colin Kenny  Joan Leslie  Harold Miller  Edmund Mortimer  Ferris Taylor  Leonard Mudie
Produktinta firmao Walter Wanger Production
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr
Fermi

Foreign Correspondent estis la dua homivuda produkto de Hitchcock post alveno en Usono en 1939 (la unua estis Rebecca) kaj havis la kunlaboron de malofta granda nombro de verkistoj: nome Robert Benchley, Charles Bennett, Harold Clurman, Joan Harrison, Ben Hecht, James Hilton, John Howard Lawson, John Lee Mahin, Richard Maibaum, kaj Budd Schulberg, sed nur Bennett, Harrison, Hilton kaj Benchley aperas listigite. Ĝi estas bazita sur la verko de Vincent Sheean pri politikaj memoroj "Personal History· (1935), kies rajtoj estis aĉetitaj de la produktoro Walter Wanger kontraŭ 10,000 dolaroj.

Ĝi estis nomumita por la Plej Bonkvalita Filmo tiun jaron. Hitchcock sentis sin malkomforta loĝante kaj laborante en Holivudo dum lia lando estis sub milito; lia priokupiĝo rezultis en filmo kiu malferme subtenis la britan militklopodon.[1] Filmita en la unua jaro de la Dua Mondmilito, ĝi estis inspirita de la rapide ŝanĝantaj okazaĵoj en Eŭropo, kovritaj de usona ĵurnalisto ludita de Joel McCrea. Kvankam miksante filmaĵojn de eŭropaj scenoj kun scenoj filmitaj en Holivudaj instalaĵoj, la filmo evitis rektajn referencojn al Naziismo, Nazia Germanio, kaj Germanoj, por plenumi la cenzuron de la Holivuda Motion Picture Production Code de tiu tempo.[2]

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.