Flughaveno Oakland

From Wikipedia, the free encyclopedia

Flughaveno Oakland

La Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland (angle San Francisco Bay Oakland International Airport) situas sude de Oakland oriente en la Golfo de San-Francisko.

Rapidaj faktoj Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland, internacia flughaveno • flughaveno • aerodromo de komerca trafiko • aerodromo ...
Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland

emblemo

internacia flughaveno flughaveno aerodromo de komerca trafiko aerodromo
IATA: OAK ICAO: KOAK
Resuma informo
Lando Usono
Regiono Kalifornio
Tipo Civila flughaveno
Mastrumanto Port of Oakland
Apuda urbo Oakland (Kalifornio) (15 km)
Alteco 3 m
Geografia situo 37° 43′ 17″ N, 122° 13′ 15″ U (mapo)37.721388888889-122.22083333333
Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland (Oakland)
Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland (Oakland)
DEC
Situo de Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland
Internacia Flughaveno San Francisco Bay Oakland
Kurej-angulo 11/29; 9R/27L 9L/27R 15/33
Kurej-longo 3.050; 1.893; 1.662; 1.028 m
vdr
Fermi

Ĝi estas unu el tri internaciaj flughavenoj en la golfa areo kaj ofertas flugojn al multaj celoj en Usono, Meksiko kaj El Salvador. Precipe pro la forta uzo fare de flugkompanio Southwest Airlines ĝi estas ŝatata konkurenco al la Internacia Flughaveno San-Francisko. Ĝin preferas malmultekostaj flugkompanioj. En 2006 14,4 milionoj da pasaĝeroj uzis la flughavenon, en 2007 eĉ iom pli[1].

Ĝis 2009 devos kompletiĝi vastiga programo, kiu kostas 1,4 miliardojn da dolaroj. Jam ĝi aldonis kvin pordojn al la dua pasaĝerejo; fine ĝi renovigos la unuan kaj aldonos al ĝi sep novajn pordojn.

Kvankam fervojo BART havas "flughavenan" stacion (Coliseum/Oakland Airport), ĝi estas iom for de la flughaveno; necesas uzi buson por atingi ĝin. Ekde 2014, aŭtomata gvida trajno ligas la stacion kaj la flughavenon. Pasas ok minutoj por rajdi la trajnon[2].

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.