brazila esperantisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Floriano NEGREIROS de VASCONCELOS PESSOA ( naskiĝis la 11-an de februaro 193411-an de - mortis la 10-an de aŭgusto 2017 en Rio de Janeiro) estis brazila esperantisto, kemia inĝeniero, emerito.
Floriano Pessoa | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li naskiĝis en Manacapuru, Amazono kaj translokiĝis al Rio de Janeiro en en 1953, kie li diplomiĝis pri kemia inĝenierarto. Li laboradis 36 jarojn kiel kemia inĝeniero en la ŝtata entrepreno Petrobras.
Esperantisto de 1954, post unua kontakto kun Esperanto en la antaŭa jaro. Li estis instruisto aprobita de Esperanto, en 1965, kun diplomo de Brazila Esperanto-Ligo. Li instruis Esperanton, en klaso, en la iama Radio Roquete Pinto, kaj per korespondado en kursoj elementa, supera kaj profesora, de Brazila Esperanto-Ligo en Rio. Inter liaj lernantoj estas Jorge Campos de Oliveira, Symilde Schenk Ledon kaj Celio Freitas Martins.
Li estis iama vicprezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, dumviva membro de Brazila Esperanto-Ligo kaj fakdelegito de UEA.
Aŭtoro de multaj artikoloj, recenzoj, tradukoj ktp. publikigitaj en la esperanta gazetaro li ankaŭ estis ofta preleganto en Esperantaj kongresoj, renkontiĝoj kaj kunvenoj kaj membro de la Eduka Komisiono de Brazila Esperanto-Ligo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.