From Wikipedia, the free encyclopedia
La Flavvosta parulio (Phaeothlypis fulvicauda) estas birdospecio de la familio de la Paruliedoj kaj genro Phaeothlypis, iame enmetita kun la ununura samgenrano en Basileuterus.
Flavvosta parulio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavvosta parulio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Phaeothlypis fulvicauda (Spix, 1825) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ili estas loĝantaj birdoj el Honduro suden al nordokcidenta Peruo kaj dise en okcidenta Amazonio. Ĝi troviĝas en arbaroj ĝis 1500 m de altitudo, ĉiam ĉe akvo.
La paro konstruas diketan kupolan neston kun flanka enirejo en dekliva bordo ĉe rojo aŭ pado, kaj la ino demetas 2 blankajn ovojn kiuj estos kovataj dum 16–17 tagoj plu kromaj 13–14 tagoj antaŭ elnestiĝo.
La Flavvosta parulio estas 13-13.5 cm longa kaj pezas 14.5 g. La nomiga raso P. f. fulvicauda de okcidenta Amazonio en Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Brazilo estas malhelolivecbruna supre kun griza kapo, sablokolora superokula strio kaj la tre rimarkindaj sablokoloraj pugo kaj supra vosto kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie fulvicauda signifas “de flava vosto”, kvankam fakte estas pli sablokolora aŭ hela ol flava kaj same rimarkinde la baza duono de la vosto kiel la samkolora pugo. La suba (fina) duono de la vosto estas nigreca. La subaj partoj estas blankecaj kun iom da sablokolora en flankoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj en supraj partoj, kapo kaj brusto, kaj ties pugo estas pli pala.
Estas kvin aliaj subspecioj.
Tiu estas komuna specio, facile vidata kaj identigebla dum saltetas surgrunde, skuante flanken kaj suben kaj supren sian larĝan voston senĉese. La Flavvosta parulio manĝas ĉefe insektojn, araneojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn, kaptitajn surgrunde aŭ dumfluge en malfermaj areoj laŭlonge de la bordoj de rojoj, flakoj, ĉe ŝoseoj aŭ padoj. Paro defendas sian manĝoteritoriojn laŭlonge de rojoparto la tutan jaron.
La alvoko de la Flavvosta parulio estas akra cĉik kiel tiu de la Akvoparulio, kaj la masklokanto estas trilado sekve de serio de 8-15 sonorilaj notoj ĉiŭ. La ino povas fari mildan respondon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.