Flava Maro (ĉine 黄海, pli detale vidu sube) estas golfo de la Ĉina Maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano, kaj limiĝas per la marbordoj de Ĉinio kaj la Duoninsulo Koreio. Ĝia plej interna golfo, laŭvice, nomiĝas la Bohaj-maro kaj estas unu el la plej trafikataj maroj en la mondo.
Flava Maro | ||
---|---|---|
maro | ||
Flava Maro | ||
Profundeco | ||
Maksimuma | 106 m | |
Larĝeco | 560 km | |
Longeco | 780 km | |
Areo | 416,000 km² | |
Supra tutaĵo | Pacifiko | |
Najbaraj tutaĵoj | Bohaj-maro Orientĉina Maro | |
Subaj tutaĵoj | Bohaj-maro | |
Kontinento | Azio | |
Landoj | Ĉinio Nord-Koreio Sud-Koreio | |
Koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 123° 0′ 0″ O (mapo)35123 | |
Alfluantoj | Flava rivero | |
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 123° 0′ 0″ O (mapo)35123 | |
Averaĝa profundo | 44 m | |
Maksimuma profundo | 152 m | |
Akvokolektejo | 380 000 km² (38 000 000 ha) [+] | |
Areo | 380 000 km² (38 000 000 ha) [+] | |
Flava Maro | ||
Vikimedia Komunejo: Yellow Sea [+] | ||
Sian karakterizan koloron, kiu kaŭzis la nomon, la maro havas pro la fekunda flava sablo, la leŭso, kiun la Flava Rivero (ĉine Huang He) kaj aliaj riveroj portas al la flava maro.
Nomoj
En la lokaj lingvoj oni nomas la maron jene:
- Ĉina Popola Respubliko, Respubliko de Ĉinio – ĉine 黄海/黃海, pinjine: Huáng hǎi, "Flava Maro".
- Sud-Koreio – koree 황해, Hwanghae, "Flava Maro"; 서해 Seohae, "Okcidenta Maro".
- Nord-Koreio – koree 조선서해, Chosŏn Sŏhae, "Korea Okcidenta Maro".
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.