From Wikipedia, the free encyclopedia
La Filozofia doktrino de Tomaso de Akvino interesas kaj kristanojn kaj la historion de la filozofio. Tomaso, amplekse analizas kaj detale respondas al la sekvaj problemoj:
(Premiso: Ĉu eblas kristana filozofio? Temas pri moderna diskuto (vidu: Étienne Gilson). Laŭ diversaj kristanaj elstaruloj “kristana filozofio” estas kontraŭdira nocio ĉar kristanismo estas dia revelacio dum filozofio estas kreaĵo de la racio; laŭ aliaj, inter kiuj Étienne Gilson, estas la specifaj temoj kiuj karakterizas filozofion: kristanismo vekis specifajn temojn en la filozofio kiu ilin ne plu povas forgesi: tio faras apartan filozofion! Tomaso estas ankaŭ teologo, en kiu tamen uzas ankaŭ konceptojn proprajn de la filozofio, ĉiam tamen distingante, metode kaj principe, la unujn de la aliaj).
Sintezo de la ekscelenca repertuaro de fundamentaj nocioj per kiuj Tomaso koncepte malfermas la pordojn de la realo kaj parolas filozofie pri Dio, povas esti:
Kio signifas ekzisti? Kio estas la esto? Kial ĉeestas la aĵaro anstataŭ nenio? Kiu la kaŭzo de la universo? Ekzistas Dio? Al tiuj kaj al aliaj demandoj respondas la ontologio de Tomaso de Akvino, kiu liveras gravan repertuaron de konceptoj por kompreni la realon, specon de ŝlosilaro por malfermi pri ĝi koncepte la pordojn. La ontologio estas (simpligante) tiu ero de la filozofio kiu esploras pri la esto (greke “on”) de io, pri la naturo de io (nome provas respondi al la demando: “kio estas tio”?), pri ties ebleco-malebleco ekzisti kaj pri problemoj same kiel tiuj ĵus menciitaj.
Jen iuj fundamentaj nocioj bazoj de lia filozofio:
- ento reala (arbo reale ekzistanta, hejmo efektive ekzistanta ktp); - ento mensa-ideala, nome kiu ajn ento) kiu ekzistas en la menso (ekzemple la ideo de hejmo estas mensa ento, same kiel la ideo de hipokrifo kaj de kimero).
Tiel, al la demando “kion signifas ekzisti?, oni povas respondi ke ekzisti signifas havi kelkan konsiston, ĝuste realan aŭ mensan.
Ento poste povas esto:
En la ontologio de tiu filozofo multe gravas noti la distingon inter “esto kaj esenco:
Kio estas la esto? Sub la lumo de tiu distingo, Tomaso respondas al alia de la demandoj el kiuj oni startis, precize al la demando “kio estas la esto?”, enkodukante koncepton pri la esto decide novigan (kaj, tamen, ne komprenitan kaj ignoratan laŭ longa tempo, ankaŭ de ne malmultaj tomistoj, ĝis al la dudekjarcenta remalkovro far, precipe, de Étienne Gilson kaj Kornelio Fabro, tiu pro kiu la esto estas akto (“esse ut actus aŭ actus esendi). Por kompreni tiun nocion necesas ĝin kunligi al la paro de konceptoj kiu Tomaso reprenas el Aristotelo, tiu de akto kaj potenco:
Kiu estas la kaŭzo de la universo? Subtenita de la forto de tiuj konceptoj, Tomaso alfrontas alian de la komencaj demandoj: “kiu estas la kaŭzo de la universo?” Por respondi li disvolvas siajn famegajn kvin vojojn: kvin rezonadoj, kvin filozofiaj pruvoj por montri la ekziston de Dio, kiu emerĝas kiel la Unua kaŭzo de la tuta universo, de ĉio kio ekzistas.
Kial estas la aĵoj anstataŭ ol nenio? Ĉar Dio transcendas la mondon kaj senmaterias. Se Dio koincidus kun la mondo, li estus kuntrenita en la “fariĝo kaj ŝanĝiĝo propra de la mondo kaj materio, en li estus eventoj kiuj okazas en la mondo… li estus io de la tempo, io bezonanta perfektiĝon!
Kial Dio kreas la mondon kaj la homon? Ĉar Dio estas ĉiam perfekta, nome nebezonanta de io ajn por esti si mem, se la mondo estas ĝi estas alestigita de la libera volo kaj amo de Dio! Kaj krome, la kreaĵo ne estas akto kiu komenciĝas kaj finiĝas, sed rilato inter Dio kaj la mondo pro kiu la mondo eniras ekziston kaj daŭrigas en la ekzisto. Do la dia kreo estas ago daŭra!
La homo deziras la feliĉon. Sed ĝi realiĝas alirante al la esto perfekto kiu ne estas la homo mem: la multaj limoj suferataj de la homo pruvas ke mem ne estas:
Ankaŭ en la historio de la politika penso Sankta Tomaso lasis neforigeblan stampon, sukcesante unuigi Aristotelon kaj la tradicion kristanan.
Li komentis, preskaŭ unua en Okcidento, la Politikon de Aristotelo. Liaj pozicioj ne limiĝas al la historio sed etendiĝas al la arto kaj problemo en si mem. Ili estas:
La komuna bono estas celo de la ŝtato ĉar ĝi devas obei al la civitanoj. El tiuj devoj fontas la principoj de solidareco kaj subsidiareco (se uzi modernan terminologion) ĉar la ŝtato rajtas anstataŭi la civitanojn nur kiam tiuj ĉi ne kapablas realigi siajn bezonojn.
Kvankam en la tomasaj verkoj fondiĝas filozofio kaj teologio, la du sciencoj procedas nur per sia scienca metodo sendepende unu de la alia. Lia konataj verkoj estas:
Li verkis Pagina 37 • Antonio Livi, Tommaso d’Aquino. Il futuro del pensiero cristiano, Mondadori, 1997.
• Roberto Di Ceglie, Tommaso D’Aquino: religione e vita civile, Saggio sulla fecondità politica del cristianesimo, Lateran University Press, 2009. • Danilo Castellano, La Verità della politica, Edizioni scientifiche italiane, 2002. • G. Samek Ludovici, L’ultima prova di san Tommaso, Il Timone, 16 (2001); www.iltimone.org
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.