From Wikipedia, the free encyclopedia
Filodemo el Gadara en nordokcidenta Sirio (greke: Φιλόδημος, "amanto de la popolo", latine: Philodemus; 110 a.K., ĝis 40 aŭ 35 a.K., verŝajne en Herkulano) estis epikurisma filozofo kaj poeto.
Filodemo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | en Gadara | |
Morto | en Herkulano | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo epigramisto verkisto poeto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Zenon de Sidono estis lia instruisto en Ateno. Ĉirkaŭ la jaro 80 a.K. translokigis sian loĝejon al Romo kaj poste al Herkulano. Li estas konata pro siaj poemoj kiuj estis konservitaj kiel parto de la antologio de la greka, sed ekde la 18-a jarcento estis malkovritaj multaj tekstoj de liaj verkoj en ekbruligitaj papirusaj rulaĵoj el la Vilao de la Papirusoj ĉe Herkulano. La tasko deĉifri ĉi tiujn volvlibrojn ankoraŭ ne finiĝis (ekde 2012). La verkoj de Filodemo malkovritaj ĝis nun inkludas skribaĵojn pri etiko, teologio, retoriko, muziko, poezio, kaj la historio de skoloj de filozofio.
Tio estas listo de la plej gravaj verkoj de Filodemo trovitaj ĝis nun ĉe Herkulano.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.