From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Sidló [ŝidlO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sidló Ferenc estis hungara skulptisto, altlerneja instruisto.
Ferenc Sidló | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de januaro 1882 en Budapeŝto |
Morto | 8-an de januaro 1954 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 16/4-1-5 |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | skulptisto medalisto |
Ferenc Sidló naskiĝis la 22-an de januaro 1882 en Budapeŝto, li mortis la 8-an de januaro 1954 en Budapeŝto (kelkaj fontoj mencias aliajn datenojn).
Ferenc Sidló apartenis al la germana minoritato en Hungario. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Industriarta Altlernejo de Lajos György Mátrai, poste en Reĝa Hungara Belarta Altlernejo de Alajos Stróbl, fine en Vieno kaj Munkeno. Inter 1906-1908 li vivis en Romo helpe de stipendio. Hejmenveninta li skulptadis en Gödöllő ĝis 1912 kun Aladár Körösfői-Kriesch. Li edziĝis kaj naskiĝis filo en 1913. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato. Inter 1924 kaj 1948 li instruis en la Belarta Altlernejo en Budapeŝto, en la lernojaro 1940 li estis rektoro, poste 2 jarojn vicrektoro. Li ricevis premion en 1930 (aŭ en 1936 ?).
Ekde 1909 li ekspoziciis en Budapeŝto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.