From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Juhász prononco, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Juhász Ferenc estis hungara poeto. Lia frato estis Gyula Juhász (historiisto).
Ferenc Juhász naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1928 en la tiama vilaĝo Bia, kiu nun estas parto de Biatorbágy; li mortis en Budapeŝto la 2-an de decembro 2015.
Ferenc Juhász frekventis lernejon loke, mezlernejon en Bicske, universitaton (nur parte) en Budapeŝto. En 1948 li edziĝis kaj laboris, kiel simpla laboristo. La debuta poemlibro aperis en 1949 kaj li laboris en eldonejo, kiel komunisto ĝis 1956. En 1960 li vojaĝis al Anglio kaj Parizo, kie li renkontiĝis kun rifuĝintaj hungaraj literaturistoj. Ankaŭ poste li vojaĝis al Sovetunio, Vieno, Parizo, Zagrebo, Kubo, Svedio, Usono, ktp. Longe li estis ĉefredaktoro de revuo, dume lia sanstato ne estis bona. Li edziĝis en 1978. En la 21-a jarcento li vivis malriĉa. Li ricevis premion Kossuth en 1951 kaj 1973, krome ankaŭ aliajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.