Kiel germano, li lernis hungare en la lernejo. Li murdis iun dum duelo, tial li estis kondamnita je malliberejo, kie li verkis romanon. Poste li ĵurnaladis ekde 1891 en Budapeŝto. Baldaŭe li estis populara verkisto kaj ricevis premion en 1930. Inter 1950-1953 li estis en gulago en Hortobágy.
„Vere leginda la areto da hungaraj rakontoj. La verketo enhavas interesplenan skizeton pri la hungara literaturo. Humorplenaj kaj ĉerpitaj el la vivo estas la rakontoj: La infano estas malsana kaj La batalo de Maraton; korplena estas la novelo Katarina kaj Ratjo kaj kion diri pri Lizi, Elze, Elizabet? Ne; legu ĝin vi mem kaj vi estos kontenta kaj vi rellegos certe ĝin. Ĉu ni povas — tamen ne kritike — peti ke tradukistoj ĉiam klarigu en malgrandaj notoj la signifon de vortoj kiujn ne ĉiuj esperantistoj povas kompreni, ĉar tiuj vortoj reprezentas ideojn, faktojn, kutimojn k. t. p. specialajn en kelkaj landoj kaj nekonatajn en aliaj regionoj ekzemple en la mena verketo maturekzameno, la loko de Franz Deak en la parlamentdomo de Budapest”
„Tiuj ĉi rakontoj montras talenton de bona verkisto, kiu konas la homan spiriton kaj scias
prezenti kelkajn ĝiajn malfortetajn flankojn per ridetanta bonhumora ironio. La rakontoj havas rilaton al la moderna vivo en Hungarujo, lando, kiu, kiel diras la tradukinto en sia antaŭparolo, “ne multe diferencas de aliaj eŭropaj landoj.” La dua rakonto, “ La batalo de
Maraton ” tre ŝatigus kiel amuza deklamaĵo ĉe societa kunveno, koncerto, k.c.
Ni devas esti tre dankaj al la tradukinto, kiu, per facile fluanta lingvo neniel havanta aspekton de traduko, donacis al nia literaturo tiel interesan kaj bonstilan verketon. Nur ni rimarkis en unu loko uzon de ““ĵus tiam” anstataŭ “'ĝuste tiam.” Sed ni ne volas plu kritiki pri verko entute bonege tradukita. Ni esperas, ke nia samideano baldaŭ donos al ni alian specimenon el la hungara literaturo.”