hungara historiisto, politikisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferenc Donáth [donAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Donáth Ferenc estis hungara politikisto, juristo, parlamentano.
Ferenc Donáth | |
---|---|
Busto pri Ferenc Donáth | |
Persona informo | |
Naskonomo | Donáth Ferenc Károly |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1913 en Jászárokszállás |
Morto | 15-an de julio 1986 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 28/2-8-20 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1930–1934) |
Familio | |
Edz(in)o | Éva Bozóky (en) |
Infanoj | László Donáth (en) , Ferenc Donáth (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto publikigisto |
Ferenc Donáth naskiĝis la 5-an de septembro 1913 en Jászárokszállás. Li mortis la 15-an de julio 1986 en Budapeŝto.
Ferenc Donáth devenis el juda familio. Li frekventis mezlernejon en Jászberény, poste inter 1930 kaj 1934 Reĝan universitaton pri Pázmány Péter, kie li akiris juran diplomon. Li aliĝis al la subteraj komunistoj en 1934, en la sekva jaro li doktoriĝis. Li kontribuis en gazetoj, en 1940 li estis arestita, poste li estis trudlaboristo. Post 2 jaroj li partoprenis en la subtera rezista movado. Post la 2-a mondmilito li estis elektita parlamenta deputito, samtempe li ricevis diversajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn, eĉ li estis subministro. En 1951 li false estis kondamnita ekzemple kun János Kádár kaj Gyula Kállai. Li estis rehabilitita en 1954, poste li denove ricevis ŝtatajn postenojn. Dum la Hungara revolucio de 1956 li apartenis al rondo de Imre Nagy (politikisto), tial li estis kondamnita je 12 jaroj en 1958. Li ricevis amnestion post 2 jaroj, poste li ricevis postenon ekzemple en biblioteko. Ekde la 1970-aj jaroj li partoprenis en la duonsekreta opozicia movado. Li havis edzinon, kiu naskis filon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.