aŭstra historiisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ferdinand von ZIEGLAUER (naskiĝinta la 28-an de februaro 1829 en Bruneck, mortinta la 28-an de julio 1906 en Ĉernivco) estis aŭstra historiisto.
Ferdinand von Zieglauer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1829 en Bruneck, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 28-an de julio 1906 (77-jaraĝa) en Ĉernivco, Aŭstrio-Hungario |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | historiisto universitata instruisto |
Ferdinand von Zieglauer frekventis la renomitan lernejon Akademisches Gymnasium en Innsbruck antaŭ ekstudi jursciencojn (poste ankaŭ historion) ĉe la Universitato de Innsbruck kaj la Universitato de Vieno. Ekde 1852 li deĵoris ĉe Joseph Aschbach kaj Hermann Bonitz, kaj ekde 1855 ĉe la ĵus (1854) fondita instituto Institut für Österreichische Geschichtsforschung. Post doktoriĝo li ricevis laŭ imperiestra ordono en la 28.9.1856 eksterordan profesorecon ĉe la Transilvania-saksia jurakademio en Sibiu. Tie li iĝis orda profesoro en la 2.11.1862.
Poste Zieglauer vokitis al la Ĉernivca Universitato en 1875. En 1876/77 jam li estis rektoro.[1] Zieglauer estis honora civitano en Ĉernivco. La germanlingva gazeto Bukowinaer Post oni raportis pri la partopreno de lvivaj korporacianoj de Leopolia ĉe festo farita en oktobro 1900 en honoro de la eksa rekstoro Zieglauer. La tuto okazis ĉe la ejoj de Akademische Lesehalle.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.