plantspecio From Wikipedia, the free encyclopedia
La ruĝa fazeoluso aŭ fajrofazeolo aŭ skarlata fazeolo (Phaseolus coccineus) estas plantspecio el la genro Phaseolus en la subfamilio de la faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). La skarlata floro donis la nomon al la planto.
ruĝa fazeoluso | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Phaseolus coccineus (L.) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
La ruĝa fazeoluso kreskas kiel maldekstren volvanta, herba planto plej ofte kiel unujara planto. La ruĝa fazeoluso estas longtaga planto. La kotiledonoj restas en la grundo, do ne iĝas verdaj: hipogea ĝermado. La radikoj dikiĝas ĉe multjara planto al 2 ĝis 3 cm dika, spindelforma tubero. La plej ofte 2 ĝis 4, malofte ĝis 7 m longaj, ĉe la bazo rondaj, supre seseĝaj tigoj.[1]
La alterne starantaj kaj ŝraŭbaj folioj havas pedunklon. La folioj moviĝas dum la nokto plantmoviĝo. La nepare pinataj folioj havas tri folietoj. La relative grandaj pinataj folioj estas larĝe ovformaj. La supra surfaco estas relative aspra kaj brile malhelverda, la malsupra surfaco estas pli hela; la reta nervaturo estas bone videbla. La folirando estas glata. La je la malsupra folisurfaco ekzistantaj glandaj haroj separigas kalikarbonata sekreto, kiu efikas higroskope. Tio ebligas enkorpigon de akvo el la aero. Kaj la stipuloj kaj la stibuloj de la folietoj estas relative malgrandaj.[1]
La planto floras inter junio kaj septembro. La floraroj havas longecon de 25 ĝis 35 cm. La floraroj konsistas el ses ĝis dek florparoj. La pedunkloj estas relative longaj. La duseksaj floroj altas 1,5 ĝis 3,0 cm kaj estas unusimetria kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kaliko konsistas el du lipoj. La mallonga flago estas refleksigita. La relative grandaj flugiloj estas larĝaj. Naveto kaj karpelo estas ŝraŭbforme envolvita. La relative mallonga pistilo estas dika.[1]
La guŝoj estas ĝis 25 cm longaj. La renformaj semoj estas ĝis 2,5 cm longaj kaj plej ofte brunaj, ruĝaj nigraj aŭ vilkoloraj, sed ankaŭ komplete blankaj. Ĉe la kulturformoj la guŝoj restas fermitaj, la sovaĝaj tipoj estas „sekdissemantoj“. La renformaj semoj enhavas 18,4 % kruda proteino, 1,8 ĝis 2,9 % kruda graso, 4,4 % sennitrogenaj ekstraktaĵoj, 6,8 % kruda fazero, 3,8 % cindro kaj 15,0 % akvo.[1]
La kromozomnombro estas 2n = 22.[2]
La ruĝa fazeoluso venis de Sudameriko en la 17a jarcento al Eŭropo. Ĉar ĝi pli bone toleras malvarmon ol la ordinara fazeoluso, ĝi estas kultivata de norda ĝis suda Eŭropo.
En Eŭropo la ruĝa fazeoluso estas kultivata kiel unujara planto. En Eŭropa ĝi ankaŭ estas kultivata kiel ornamplanto. Por produkti nutraĵon oni kultivas la planton ĉe 4 ĝis 5 m longaj stangoj, kiuj estas starigitaj tendoforme unu kontraŭ la ali. La floroj, la junaj guŝoj kaj la sekigitaj semoj estas manĝataj. La krudaj semoj enhavas ĉ. 1,2 % nocan lektinon kaj estas venenaj. Temperaturo de minimume 75 °C detruas la venenon.
„Fasolia Gigantes“ (greke: φασόλια γίγαντες) „giganta fazeolo“) estas greka kutivaro kun protektita geografia origino. Ili floras blanke. La maturaj semoj estas blankaj ĝi helbrunaj kaj ĝis 2,5 cm longaja. Ili estas kultivataj en la nordo de Grekujo en la Regionoj Nevrokopi, Florina kaj Kastoria.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.