svisa biciklisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Fabian CANCELLARA (naskiĝis la 18-an de marto 1981 en Wohlen ĉe Berno) estas eksa svisa strato-biciklisto.
Fabian Cancellara | |
---|---|
Fabian Cancellara konkursanta por la teamo Fassa Bortolo dum la eko de la klasika kurso Hew Cyclassics en 2005 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1981 (43-jaraĝa) en Wohlen (apud Berno, Svisio) |
Ŝtataneco | Svislando |
Okupo | |
Okupo | biciklisto |
TTT | |
Retejo | http://www.fabiancancellara.ch/ |
Fabian Cancellara estas svisa biciklisto de berna origino. Dotata per atletaj kvalitoj neordinaraj, li plejbonas tiom en la solaj kuradoj kiom en klasikaj konkuroj, aparte en la flandriaj. Kromnomata "Spartacus" (Spartako), li estas sendube unu el la plej potencaj kurantoj el la profesia biciklo-grupo.
Li profesias ekde 2001. Li aliĝis al la teamo Mapei en 2001 kaj 2001, poste al la teamo Fassa Bortolo de 2003 ĝis 2005.
Luksa samteamo, li dume certigas altan rapidon dum la kura fino, lia potenco kaj kvalitoj permesas al lia teamo alvenon laŭ Sprint por la specialigata Petacchi, kontraŭbatalante iujn ajn pri atako dum la fino de kuro.
Li ankaŭ estas fama specialigita pri la tempo-kontraŭo, gajninte la etapo-antaŭ en la Tour de France en 2004 kaj en 2007, samkiel tri sekvantaj titoloj pri Svisa ĉampiono de tempo-kontraŭo (2004, 2005 kaj 2006).
En 2006, li aliĝis en la teamo CSC kie li rolas la ĉefon por la flandriaj klasikaj kuroj. Venkinte Tom Boonen kaj la aliaj specialigitaj de la pavimeroj de Paris-Roubaix, certiĝis kiel kuranto aparte timinda en la fino de la kuroj, kie granda potenco estas bezonata. En septembro de la sama jaro, li fariĝis monda ĉampiono pri tempo-kontraŭo , en Salcburgo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.