From Wikipedia, the free encyclopedia
La Lockheed Martin F-35 Lightning II (F-35) estas Usona multrola kaŝĉasaviadilo.
Lockheed Martin F-35 Lightning II | ||
---|---|---|
Tipo: | Kaŝĉasaviadilo | |
Fabrikanto: | Lockheed Martin | |
Unua flugo: | 15-an de decembro 2006 | |
Enkonduko: | 31-an de julio 2015 (USMC) 2-an de aŭgusto 2016 (USAF) | |
Produktperiodo: | Ekde 2006 | |
Produktkvanto: | 231 | |
La F-35 estis konsiderita kiel kontraŭparto de F-22. Kontraste al F-22, F-35 permesiĝis eksporton ekde Usono. La F-35 estas prilaborata de pluraj partoprenantoj, kiel Usono kaj Unuiĝinta Reĝlando, Kanado kaj aliaj. Pluraj aviadkompanioj kiel Lockheed Martin kaj Pratt & Whitney, Northrop Grumann partoprenis en prilaboro de F-35. Originale F-35 estis planita por anstataŭi F-16, sed pro alta prilaborkosto prokrastis produktadon. La F-35 komencis servon ekde 2015 en Usono.
La projekto de F-35 estis komencita el Programo Joint Strike Fighter (JSF, esperante Komuna Frapa Ĉasaviadilo). La Programo JSF intencis anstataŭi regularajn ĉasaviadilojn kun kaŝcaŝaviadilo. Kiel komuna projekto de USAF kaj USMC, projekto estis komencita en 1993, kaj la modelo de Lockheed Martin, X-35 estis selektita. La prototipo X-35 unue flugis la 24-an de oktobro 2000, kaj unua produkta modelo, F-35A finis unuan flugon la 15-an de decembro 2006.
Sed post la unua flugo, kaj aldono de dezajno altigis prilaborkoston, speciale aldoni sekurecon de elektronikaj instrumentoj. En 2010, Usona senato estimis ke produktkosto estas estimita al 113 miiliono da dolaroj.[1] La malsamo de postuloj inter partoprenantaj ŝtatoj ankaŭ prokrastis ellaboron de ĉasaviadilo.[2]
Post la pluraj debatoj pri rendimento, La VTOL-a modelo F-35B oficiale enkondukis en Usona Marinfanteria Korpuso la 31-an de julio 2015, kaj konvencia modelo F-35A debutis la 2-an de aŭgusto 2016.[3] Nuntempe ses landoj, ekzemple kiel Unuiĝinta Reĝlando[4], Italio[5] kaj Pollando mendis F-35B kaj F-35A.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.