From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭfagoj aŭ Euphagus estas malgranda genro de birdoj de la familio de Ikteredoj. Ĝi enhavas du amerikajn speciojn, nome la Purpurkapa eŭfago, Euphagus cyanocephalus, kaj la Rusta eŭfago E. carolinus. Ambaŭ specioj estas migrantaj, kiuj vintrumas en suda Usono kaj Meksiko, kvankam kelkaj Purpurkapaj eŭfagoj ĉeestas la tutan jaron en okcidenta Usono.
Eŭfagoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Oni konas prahistorian parencon, nome Euphagus magnirostris, el Fina Pleistoceno per fosilioj troviĝantaj en famaj gudraj filtrejoj de Rancho La Brea, Kalifornio.
La vivantaj specioj estas tre similaj mezgrandaj birdoj. Masklaj plenkreskuloj havas ĉefe nigran plumaron kaj brilan flavan okulon; la inoj estas malhele grizbrunaj.
Ili konstruas tasformajn nestojn, kaj nur la ino kovas la ovojn. Ili estas gregemaj for de la reprodukta sezono.
Ambaŭ specioj manĝas semojn kaj insektojn, kaj la Rusta havas partikulare altan insektan komponon en sia dieto. La estanteco de la du specioj estas kontrasta, ĉar la Purpurkapa etendiĝas orienten al la regiono de la Grandaj Lagoj, dum la Rusta montras drastan malpliiĝon nombre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.