aŭstra-rumania eklezislavisto kaj regionhistoriisto (1857-1933) From Wikipedia, the free encyclopedia
Eugen KOZAK (ukraine Євген Оксентійович Козак; naskiĝinta la 21-an de decembro 1857 en Slobozia Bănilei, Ĉernivca provinco, mortinta la 5-an de septembro 1933 en Ĉernivco)[1] estis aŭstra-rumania eklezislavisto kaj regionhistoriisto.
Eugen Kozak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1857 en Sloboda-Banyliv |
Morto | 5-an de septembro 1933 (75-jaraĝa) en Ĉernivco |
Lingvoj | germana • ukraina • rumana |
Ŝtataneco | Cislajtio Rumanio |
Alma mater | Ĉernivca Universitato |
Okupo | |
Okupo | filologo politikisto |
Post frekvento de la ĉernivca lernejo k.k. I. Staatsgymnasium Czernowitz[2] li studis ĉe Ĉernivca Universitato filozofion kaj ortodoksan teologion. Pluklerigon pri slavistiko kaj hindeŭropaj studoj li ĝuis ĉe la Universitato de Vieno. Tie li doktoriĝis en al 18.12.1891 defendinte sian disertaĵon Der Czernowitzer Sbornik vom Jahre 1359.[3] Ekde 1892 Silvestru Morariu Andrievici klopodis starigi katedron pri la slavono sur la Francisko-Jozefo-universitato. Fakte en 1899 ricevis eksterordan profesorecon tie Eugen Kozak.[4] Prelegoj kaj ekzamenoj fariĝis en la lingvoj rutena kaj rumana, la oficialaj lingvoj de la grek-ortodoksa Diocezo Bukovino kaj Dalmatio. Iĝinte en 1905 katedrestro li rektoris en 1907/08. En sia ekdeĵorparolado de la 9.12.1907 li tute dediĉis sin al la graveco de la eklezislava lingvaro, teme Die Bedeutung des Kirchenslavischen in theoretischer und praktischer Beziehung. Krome li elektitis deputito por rutenoj en 1911 en la landan parlamenton.[5] Post rumaniiĝo de Bukovino Kozak ne plu rajtis ani al la senato ĉernivca.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.