Futbala Stadiono en Kolombio From Wikipedia, the free encyclopedia
La stadiono "Deportivo Cali", ankaŭ konata kiel stadiono de Palmaseca, Coloso de Roso (Koloso el Roso) aŭ Monumental de Palmaseca, estas futbala stadiono, kaj estas kie la futbala teamo "Deportivo Cali" ludas ĝiajn hejmajn matĉojn, la stadiono estas lokata ĉe la kampara zono ĉirkaŭ la urbo de Palmira, je la 8-a km de la interdepertementa vojo Cali-Palmira.
Stadiono "Deportivo Cali" | ||
---|---|---|
Estadio Deportivo Cali | ||
futbala stadiono | ||
Situo | ||
Loko | Palmira, Valo de Kaŭko Kolombio | |
Geografia situo | 3° 31′ 17″ N, 76° 25′ 1″ U (mapo)3.5214444444444-76.417027777778 | |
| ||
Datumoj | ||
Malfermita | 21-a de februaro 2010 | |
Posedanto | Deportivo Cali | |
Operacianto | Deportivo Cali | |
Surfaco | Herbotapiŝo | |
Kosto | $USD 75 milonoj | |
Arkitekto | Alfredo Gregor | |
Kapacito | 42.000 [1] | |
Dimensioj | 110 x 75 m | |
Luantoj | ||
Deportivo Cali | ||
Retejo | http://deportivocali.co/ Oficiala retejo | |
Post kiam la stadiono "Deportivo Cali" renoviĝis, la kapacito reduktiĝis al 42.000 spektantoj.[1]
La konstruisto de la stadionaj skizoj estas la sama persono kiu antaŭe faris la skizojn de la stadiono "Isidro Romero Carbo", kie ludas la futbalteamon "Barcelona Sporting Club", la ekvadorano "Alfredo Gregor",[2] li ankaŭ faris la stadionon "Casa Blanca"-n (Blankan Domon), kie ludas "Liga de Quito"-n en Ekvadoro kaj la stadiono "Monumental", kie ludas "Universitario de Deportes"-n en Peruo.
"Deportivo Cali" unuafoje uzis ĝian stadionon merkrede 29-a de oktobro 2008, kiam ili atingis venkon kontraŭ la tiamtempa ĉampiono de la Copa Libertadores de America, "Liga Deportiva Universitaria de Quito", la rezulto de la matĉo estis 1-o favore de "Deportivo Cali". La futbalisto "Harol Herrera" faris la golon.[3]
Ĉi tie okazis amika matĉo inter la naciaj futbalteamoj de Kolombio kaj Nigerio la 19-a de novembro 2008, tiam Kolombio atingis la venkon 1-0 kun golo de Radamel Falcao García.
"Deportivo Cali" unuafoje uzis sian stadionon je oficialaj turniroj la 21-a de februaro 2010 ludante kontraŭ "Deportes Quindio". Tiu matĉo finiĝis 2-0 favore de "Deportivo Cali", tiel "Deportivo Cali" atingis sian unuan venkon ĉe ĝia nova stadiono. La unua golo en la stadiono estis farita de Jhon Charria, do li iĝis la unua oficiala gol-faristo kiu golis en "Koloso el Palmaseca".
"Deportivo Cali" ludis kiel hejma teamo siajn matĉojn por la "Kolombia pokalo" de 2010 ĉe ĝia stadiono, "Deportivo Cali" pridisputis la finalon kontraŭ Itagüí Ditaires la 27-a de oktobro en "Itagüí" kaj la 3-a de novembro en Kalio. La fina matĉo estis en la stadiono de "Deportivo Cali", kie la hejma teamo atingis venkon 2-0 (totale 3-0, ĉar "Deportivo Cali" venkis kiel ekstera teamo 0-1). Tiu estis la unua titolo kiu "Deportivo Cali" atingis ĉe ĝia propra stadiono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.