From Wikipedia, the free encyclopedia
La Asociación Deportivo Cali[3] (Sporta Asocio Kalio), pli konata kiel Deportivo Cali aŭ nur "Cali", estas sporta klubo de la Kolombia urbo Kalio, fondita la 23-an de novembro 1912[4]. La Deportivo Cali estas pli konata kiel futbalteamo, sed ankaŭ konkuras en aliaj sportoj kiel korbopilkado,[5] naĝado[6] kaj teniso.
Deportivo Cali | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Asociación Deportivo Cali | ||
Kromnomo | La Amenaza Verde (La verda minaco), Azucareros (Sukeruloj), Verdiblancos (Verd-blankuloj), El Superdepor | ||
Fondita | 23-a de novembro 1912 (kiel "The Cali Football Club")[1] 16-a de februaro 1959 (2003) (Refondita) kiel asocio 18-an de majo de 1962 oficiale rekonata[1] | ||
Stadiono | *Pascual Guerrero (provizora) Santiago de Cali, Kolombio *Stadiono Deportivo Cali (oficiala), Palmira, Kolombio. | ||
Kapacito | 33.130[2] | ||
Prezidanto | Óscar Astudillo. | ||
Trejnisto | Fernando Castro Lozada | ||
Ligo | Categoría Primera A | ||
2015-I | 1-a | ||
| |||
Je sia futbala profesia branĉo, ĝi atingis la ĉampionad-titolojn de la jaroj 1965, 1967, 1969, 1970, 1974, 1996, 1998, 2005 kaj 2015, pro tio, Deportivo Cali estas la kvara plej sukcesa futbalteamo de la "Categoría Primera A" (Kategorio Unua A, La plej grava profesia kaj oficiala ĉampionado el Kolombio), en kiu ĝi nuntempe ludas. Estas la nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propan futbalan stadionon, nomata "Estadio Deportivo Cali" (Stadiono Deportivo Cali), tiu ĉi stadiono estas la plej granda el Kolombio. Krome, la Deportivo Cali estis la unua Kolombia klubo kiu pridisputis finalon en la Copa Libertadores de América (Pokalo Liberigintoj de Ameriko, la plej grava futbal-pokalo de Sudameriko).
La Deportivo Cali (tiamtempe: Cali Football Club), estis fondita je 1912[7] por studentoj kiuj alvenis el Eŭropo kun la regularo de futbalo. Je 1927 ĝi ŝanĝis sian nomon al Deportivo Cali kaj reprezentis la departementon de la Valo de Kaŭko en la naciaj ludoj, ili gajnis la titolojn de 1928-1930. Pluraj kluboj unuiĝis al la Deportivo Cali kiam ĝi preskaŭ komencis sian profesian epokon, ankaŭ en tiu tempo, la klubo komencis ludi je aliaj sportoj kiel korbopilkado, atletiko kaj naĝado. [8]
La Deportivo Cali estas unu el la "fondintaj" kluboj de la futbala profesia ligo en Kolombio. Ĝia unua matĉo estis kontraŭ "Junior", la rezulto de la matĉo estis malvenko de Deportivo Cali, 2-0. Ĝia unua venko estis 4-1 kontraŭ "Nacional". Je la fino de la sezono, Deportivo Cali finis je la 8a pozicio.[9]
Ĉe 1949, la Cali-a klubo kontraktis la peruan Valeriano López kaj aliaj futbalistoj de tiu lando por krei la futbalteamon kiun la historio rememoras kiel "El rodillo negro de Cali" (La rulknedilo nigra de Cali), en tiu epoko la kolombia futbalo elstaris pro ĝia forta ekonomio (tiu epoko estas konata kiel "El Dorado" [la orkolorulo]), tiu ĉi futbalteamo pridisputis forte la ĉampionadon kun la teamo de "Millonarios" (Riĉuloj), kie ludis Alfredo Di Stéfano, Deportivo Cali atingis la 2-an pozicion je 1949[10] kaj la trian je 1950.[11]
La 10-an de marto 1956, Deportivo Cali estis forpelita de la "División Mayor del Fútbol Colombiano" (La kontrola organo de la profesia Kolombia futbalo) dum nedifinita periodo. Tiu decido farigis ke la klubo bankrotis kaj malfondiĝis, sed la klubo estis refondita je 1959.[12]
Deportivo Cali havas plurajn sportajn rivalecojn kun aliaj Kolombiaj futbalteamoj. La plej kutima el tiuj rivalecoj estas kontraŭ la alia samurba futbalteamo, "América", pro la historio de ambaŭ teamoj, pro la naciaj titoloj kiuj kolektas inter ambaŭ teamoj (21 ĝis nun, 13 "ruĝaj" kaj 8 "verdaj"), kaj ankaŭ pro la granda rivaleco de ĝiaj fanaroj: plurfoje ambaŭ fanaroj batalis unu kontraŭ la alian. Ĉi tiu estas la rivalmatĉo plej antikva kaj ankaŭ la plejfoje ludita en Kolombio. Ankaŭ ekzistas rivaleco inter Deportivo Cali kaj "Millonarios" el Bogoto kaj "Atlético Nacional" el Medeĝino".
Tiu ĉi matĉo estas nomata kiel la "Clásico Añejo" (la "malnova rivalmatĉo"), tiu estas unu el la plej antikvaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo. Ambaŭ teamoj pridisputis 6 finalojn, el kiuj 4 "Millonarios" atingis la ĉampionadon kaj Deportivo Cali atingis 2. La rivaleco je la fanaro ankaŭ ekzistas ĉar ambaŭ teamoj havas huliganajn fanarojn, la huligana fanaro de Deportivo Cali nomiĝas "Frente Radical Verdiblanco" kaj la huligana fanaro de "Millonarios" nomiĝas "Comandos Azules", ambaŭ fanaroj batalis plurajn fojojn, ĉe Kalio aŭ Bogoto.
Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "Clásico de Verdes" ("Rivalmatĉoj de verduloj"). Tiu estas relative unu el la plej novaj rivalmatĉoj de la Kolombia futbalo, ĉe aliaj kialoj, la rivaleco naskiĝas por la sporta rivaleco inter la departementoj de la Valo de Kaŭko kaj Antjokio.
Ĉi tiu rivalmatĉo estas nomata kiel la "clásico vallecaucano" ("Kaŭkvalana rivalmatĉo") kaj estis ludita 278 fojojn je la profesia Kolombia futbalo (ekde 1948 ĝis nun, oni ne konsideras la matĉojn en internaciaj turniroj kaj de "Copa Colombia"). La Deportivo Cali estas, el la du teamoj, kiu venkis pliajn fojojn.[17]
La unua matĉo ludita inter la du teamoj okazis en 1931, tiam Deportivo Cali venkis al América 1-0, dum la matĉo la arbitraciisto nuligis 2 golojn de "América de Cali" pro ofsajdo.[17]
La hejma uniformo de Deportivo Cali estas komponita de verdkolora ĉemizo. La randoj de la manikoj kaj de la kolumo estas blank-koloraj. La pantalono kaj la ŝtrumpoj estas blankaj.
La ekstera uniformo, estas komponita de blank-kolora ĉemizo. La manikaj randoj kaj la kolumo estas verdkoloraj. La pantalonoj kaj la ŝtrumpoj restas egale al la hejma uniformo.
La tria uniformo, estas komponita de verdkoloraj ĉemizo kaj pantalono, la ŝtrumpoj estas de la sama koloro. Kutime oni uzas ĉi tiun uniformo je ludoj kontraŭ "Atlético Nacional" kaj "La Equidad" (ambaŭ teamoj havas ankaŭ verdajn uniformojn).
Komence, la teamo "Cali Football Club" dividiĝis je du teamoj, la unua uniformo de "Cali Football Club A" estis duone ruĝa kaj duone verda franĝoj, kaj la franĝoj estis vertikalaj, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj nigraj. La uniformo de "Cali Football Club B" estis duone ruĝa kaj la alia duona franĝo estis verda, ankaŭ la franĝoj estis vertikañaj, la pantalono estis blanka, kaj la ŝtrumpoj estis nigraj.
Oni jam antaŭdecidis ke la koloroj de la venkita teamo inter la teamoj "A" kaj la "B" estu la koloroj de departemento kaj la koloroj de la malvenkita teamo estu la koloroj de la urbo, la teamo "A" rezultis venkinta kaj ekde tiam ĝiaj koloroj estas la koloroj de la departemento en sportaj okazaĵoj [18]. Post tio la teamo ŝanĝigis sian nomon al "Deportivo Cali A" kaj adoptis la koloroj de "Cali Footbal Club B". La uniformo de tempo al tempo ŝanĝis ĝis transformiĝi en la nuntempa uniformo kiu estas tute verda. Je la jaro 1948 oni decidis ŝanĝi la koloron de la ŝtrumpoj al blankaj kaj verdaj.
The Cali Football Club "A"
1912 |
The Cali Football Club "B"
1912 |
Deportivo Cali A
1912 |
Deportivo Cali
1947 |
2012, omaĝa ĉemizo pro la centjariĝo
|
3° 25′ 47.77″ N 76° 32′ 27.65″ U (mapo)
Dum la plej granda parto de ĝia historio en la Kolombia futbalo Deportivo Cali ludis ĝian hejmajn matĉojn ĉe la Estadio Olímpico Pascual Guerrero (olimpika stadiono "Pascual Guerrero").
Deportivo Cali estas la unua kaj nura Kolombia futbalteamo kiu havas ĝian propran stadionon. La antaŭ-inaŭguro de la Stadiono Deportivo Cali okazis je fino de 2008, je amika matĉo inter la naciaj futbalteamoj de Kolombio kaj Niĝerio. Poste, la 21-an de februaro 2010, la stadiono estis oficiale inaŭgurita je matĉo kontraŭ Deportes Quindío.[20] Kelkfoje Deportivo Cali ankaŭ ludas en la urba stadiono "Pascual Guerrero".
La estraro de Deportivo Cali, je oficiala komunikaĵo la 17-an de aŭgusto 2011,[21] decidis ludi provizore en la olimpika stadiono "Pascual Guerrero", dum la konstruado de la teama stadiono finiĝas.
Deportivo Cali havas du sidejojn, la administra sidejo "Alex Gorayeb" (3° 28′ 17.7″ N 76° 31′ 30.7″ U (mapo)) estas konstruaĵo de tri etaĝoj, tie estas la oficiala vendejo de la teamo, nomata la "Tienda verde" (La verda vendejo), ankaŭ tie estas pluraj futbalaj kaj korbopilkadaj kampoj (el betono kaj ligno), skvaŝa kampo, gimnastikejo, restoracio kaj naĝejo.
La kampara sidejo estis akirita post la vendo de la futbalisto Carlos Valderrama, la sidejo nomiĝas "La Casona de Pance" kaj estas lokata je la periferio de la urbo, tie trejnas la profesia teamo kaj la junaj teamoj. La kampara sidejo havas 4 laŭregulajn futbalkampojn, gimnastikejon, naĝejon por infanoj, knaboj kaj plenaĝuloj, kampojn de plaĝa flugpilkado kaj korbopilkado, turkajn banejojn, saŭnejojn, restoracion, parkadejon, kaj alirejon al la proksima rivero.
La abonantoj de la klubo povas uzi ambaŭ sidejojn senkoste.
Nº | Nac. | Nombre | Posición | Aĝo | Club Procedencia |
---|---|---|---|---|---|
1 | Luis Hurtado | Golulo | 28 | Deportivo Cali B | |
2 | Danilo Arboleda | Defendanto | 28 | Deportivo Cali B | |
3 | Juan Sebastian Quintero | Defendanto | 27 | Deportivo Cali BSub-20 | |
4 | Cristian Nasuti | Defendanto | 42 | Emelec 2 | |
5 | Andrés Pérez | Mezkampludanto | 44 | San Lorenzo de Almagro 1 | |
6 | Juan David Cabezas | Mezkampludanto | 31 | Once Caldas | |
7 | Harold Preciado | Golisto | 30 | Jaguares de Córdoba | |
8 | Juan Carlos Guazá | Mezkampludanto | 42 | Atlético Huila | |
9 | Sergio Herrera | Golisto | 42 | Independiente Santa Fe | |
10 | David Mendieta | Mezkampludanto | 36 | 3 de Febrero | |
11 | Harrison Mojica | Mezkampludanto | 30 | Deportivo Cali B | |
12 | Ernesto Hernández | Golulo | 37 | Atlético Huila | |
13 | Helibelton Palacios | Dekstra flanko | 30 | La Equidad | |
14 | Luis Fernando Mosquera | Mezkampludanto | 37 | Atlético Nacional | |
16 | Germán Mera | Defendanto | 34 | Atlético Bucaramanga | |
17 | Harrison Canchimbo | Maldekstra flanko | 33 | Llaneros F.C. | |
18 | Frank Fabra | Lateal Izquierdo | 31 | Envigado F.C. | |
19 | Yerson Candelo | Mezkampludanto | 31 | Aston Villa de Cali | |
20 | Alveiro Sánchez | Golisto | 26 | Escuela Carlos Sarmiento Lora | |
21 | Víctor Giraldo | Dekstra flanko | 37 | La Equidad | |
22 | Jaiber Cardona | Golulo | 33 | Uniautónoma F.C. | |
23 | Jose Mondragon | Defendanto | 29 | Jaguares de Córdoba | |
24 | Luis Calderón | Defendanto | 34 | Pacífico F.C. | |
25 | Andrés Felipe Roa | Mezkampludanto | 29 | Unión Magdalena | |
26 | Jeison Angulo | Maldekstra flanko | 26 | Deportivo Cali BSub-20 | |
29 | Miguel Murillo | Golisto | 30 | Deportivo Pereira | |
30 | Mateo Casierra | Golisto | 26 | Deportivo Cali B | |
31 | Alí Rodolfo Reyes | Mezkampludanto | 31 | Depor Fútbol Club | |
32 | Manuel Loaiza | Golulo | 29 | Deportivo Cali B | |
33 | Carlos Renteria | Mezkampludanto | 29 | Deportivo Cali B | |
34 | Rafael Santos Borré | Golisto | 28 | Deportivo Cali BSub-20 | |
Eduar Caicedo | Defendanto | 27 | Cúcuta DeportivoSub-20 | ||
Victor Arboleda | Golisto | 27 | Escuela Carlos Sarmiento Lora | ||
Jhon Alexander Ramirez | Mezkampludanto | 28 | Depor Fútbol Club | ||
Estefano Arango | Golisto | 29 | Patriotas F.C. | ||
Luis Manuel Orejuela | Dekstra flanko | 28 | Deportivo Cali BSub-20 | ||
Nilson Castrillón | Dekstra flanko | 26 | Deportivo Cali BSub-20 | ||
DT | Fernando "Pecoso" Castro | 74 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.