Esperanto-informado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Esperanto-informado estas la disponigo de informoj pri Esperanto al la ĝenerala (neesperantista) publiko.

Dislimigo de aliaj terminoj
Informado ŝajnas signifi la samon kiel publikaj rilatoj. Propagando estas uzata ĉefe kiel negativa esprimo, pro la historiaj spertoj kun politika propagando de ekstremistoj. Tamen Esperanto-propagando estas vaste uzata en la malnova literaturo.
Kapabloj de informadanto
Estas dezirinde ke Esperanto-informadanto havu certajn kapablojn, nome
- scipovu la lingvon Esperanto je bona nivelo kaj laŭeble havu sciojn pri la gramatiko;
- konu la Esperanto-komunumon kaj ties lingvon;
- sciu pri interlingvistiko kaj la lingvoj en la mondo;
- povu adekvate agadi kun kaj al aliaj homoj, ankaŭ neesperantistoj;
- bone scipovu la koncernan nacian lingvon uzatan;
- kapablu uzi diversajn teknikajn helpilojn.
Tio ne signifas ke ĉiu devas kapabli ĉion. Sed por pliboniĝi ekzistas lernolibroj en naciaj lingvoj, ankaŭ parte ankaŭ en Esperanto. Foje Esperanto-asocio ofertas seminariojn por pliboniĝi en informado.
Laborterenoj
Informadanto devas
- havi bazan koncepton pri prezentinda Esperanto;
- prepari informilojn por diversaj celoj;
- serĉi la publikon / celgrupojn;
- adekvate interrilati: ne estas celo transdoni laŭeble multe da informoj, sed interrilati tiel, ke la alparolato agrable rememoras la kontakton.
Informado kaj organizoj
Ankaŭ individuoj povas informadi, fakte ofte eĉ devas, kiam ekzemple amiko demandas pri tiu hobio. Sed en la Esperanto-movado ekzistas ankaŭ organizaj strukturoj kun rilato al informado. En multaj naciaj Esperanto-asocioj ekzistas estrarano aŭ almenaŭ komisiito pri informado, krome en internaciaj asocioj kiel UEA kaj TEJO.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Yahoo-grupo por estraranoj k.s. pri informado Arkivigite je 2007-03-12 per la retarkivo Wayback Machine
Literaturo
- Esperanto sen Mitoj
- Ziko van Dijk: Informado Praktike, Antwerpen 2007
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.