Erzsi Eöry [erĵi ori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Eöry Erzsi estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Likai Erzsébet Amália.

Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Erzsi Eöry
Persona informo
Naskonomo Likai Erzsébet Amália
Naskiĝo la  28-an de julio 1900(nun 1900-07-28)
en Hungario Zombor (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de januaro 1997
en Usono Los Angeles (Kalifornio, Usono)
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Erzsi Eöry naskiĝis la 28-an de julio 1900 en Zombor (Hungara reĝlando; nuntempa Sombor en Serbio), ŝi mortis la 20-an de januaro 1997 en Los Angeles (Kalifornio, Usono).

Biografio

Erzsi Eöry lernis en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1925. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), poste ekzemple al Teatro Városi (1928), Operetoteatro (Budapeŝto), Gaja Teatro (1930-1934), Teatro de Nyíregyháza (1934). Ŝi edziniĝis en 1934 kaj ŝi translokiĝis al Javo. Post jaroj ŝi migris al Usono, kie ŝi havis rolojn de Paramount sub nomo „Elisa Garde”. Ŝi havis rolojn ankaŭ en televizioj kaj hungarlingvaj spektakloj en Kalifornio.

Elektitaj filmaj roloj

  • Piri mindent tud (1932) – edzino

Fontoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.