franca esperantisto, teknika perfektiganto, propagandanto de aŭtomobilismo kaj aerveturado From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernest ARCHDEACON (arŝdik'n) (naskiĝis la 28-an de marto 1863 en Parizo - mortis en 1950 en Versajlo) estis franca esperantisto, teknika perfektiganto, propagandanto de aŭtomobilismo kaj aerveturado kaj membro de la Lingva Komitato (1932).
Ernest Archdeacon | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1863 en 9-a arondismento de Parizo |
Morto | 3-an de januaro 1950 (86-jaraĝa) en Versajlo |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 3 48.86025 °N, 2.390389 °O (mapo) Grave of Archdeacon (en) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Sébastien Archdeacon (en) |
Frat(in)o | Louise de Kergariou |
Parencoj | Edmond Archdeacon (en) (unuaranga kuzo) Sébastien Marie Archdeacon (avo) Anne-Marie Goud (en) (bofilino) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1908–) aŭtosportisto advokato piloto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 13823 |
Archdeacon unue fariĝis advokato. Dum sia tuta vivo li interesiĝis pri ĉiuspecaj sciencaj problemoj, eltrovis plej diversajn perfektigojn en fotografarto, kartografio ktp. Li staras inter la unuaj apostoloj kaj praktikantoj de la interkomunikigaj sportoj: sfera balono (1885), aŭtomobila veturado, aviado. Danke al lia kuraĝigo kaj malavareco, Léon Serpollet, kiu estis eltrovinta la multotubetan vaporkaldronegon, povis konstrui la unuan praktikan vaporveturilon, kaj en januaro 1890 ambaŭ vojiris de Parizo al Liono (500 Kilometroj) en dekunu tagoj! Tio estis la unua vojaĝo en aŭtomobilo, naskiĝo de nova tempo. En 1896 Archdeacon membriĝis en la ĵus fondita Automobile Club de France, kiu estis energie antaŭenpuŝonta la uzadon de aŭtomobilo, kaj krome en 1898 kunfondis la nacian aviadan klubon Aéro-Club de France.
Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan, li konstruis diversajn aparatojn por aerveturado, kaj jam en 1904 aldonacis duone premion da 50 000 frankoj por la unua eksperimentisto trafluginta unu kilometron ronde; tiun premion gajnis Henri Farman la 13-an de januaro 1908: naskiĝo de nova tempo.
Archdeacon serĉis alian progreson diskutatan por helpi al ĝia triumfo, kaj esperantiĝis en 1908. Li verkis sennombrajn artikolojn en multaj Esperantaj kaj francaj ĵurnaloj kaj revuoj. Li fariĝis prezidanto de la Pariza Grupo, poste de SFPE (de 1925). Archdeacon malavare fondis kun Georges Warnier la Domon de Esperanto, kiu celis helpi al la propagando per ĉiuspecaj rimedoj, precipe per monoferoj. Li kreis multajn premiojn por kuraĝigi la lernantojn ktp. kaj klopodis por unuigi ĉiujn aktivajn Esperantistojn. Li estis ĉiama propagandisto per paroladoj, artikoloj, personaj klopodoj, kaj altiris aŭ helpis altiri al Esperanto multajn valorajn aliĝantojn el altaj medioj.
En 1910 Ernest Archdeacon verkis la propagandan libron Pourquoi je suis devenu espérantiste (Kial mi fariĝis esperantisto).
(laŭ Louis Bastien en la Enciklopedio de Esperanto de 1934).
Antaŭe: | Prezidanto de la Societo Franca por la Disvastigo de Esperanto | Poste: |
---|---|---|
Daniel Eyquem | 1926–1945 | Jean Couteaux |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.