Eridu
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eridu (nuntempe Abu Schachren, Tell Abu Schachren) estis unu el la plej malnovaj, verŝajne la plej malnova sumera urbo. Ĝi situas en suda Mezopotamio. En la sumera listo de reĝoj Eridu estas nomita la urbo de la unuaj (mitaj) reĝoj. Kontraŭe al aliaj fruaj lokoj kiel Jericho aŭ Çatal Höyük ĝi estis eko de civilizo, la unua urbo, kiu vere estis urbo.
Oni trovis restoj el praaj vilaĝoj datitaj je la 6-a jarmilo a.K.. Inter la sumeraj urboj, kiuj ĉiam estis konstruitaj ĉirkaŭ templarejo, Eridu estis la plej suda, ĉirkaŭ 11 km sudokcidente de Ur, ĉe la Persa Golfo. Ĝiaj tipaj keramikaĵoj, Eridu-aĵoj disvastiĝis laŭ la Persa Golfo. Pro sekiĝo Eridu estis disigita de la maro kaj forlasita jam en la 1-a aŭ eble eĉ 2-a jarmilo a.K..
Eridu gastigis la ĉefan sanktejon de Enki, la mastro de la tero.
En 1940 okazis elfosadoj en Tell Abu-Schahrein, la ruinmonteto de Eridu.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.