From Wikipedia, the free encyclopedia
Epesses estas iama svisa komunumo en la Kantono Vaŭdo, ĉe la norda bordo de Lago Lemano inter Laŭzano kaj Vevey, malproksima je ĉirkaŭ 10 km oriente de Laŭzano, en viteja regiono de Lavaux. Kun efiko de la 1-a de julio 2011 ĝi estis integrita al la nova komunumo Bourg-en-Lavaux.
Epesses | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono de Epesses | |||||
Epesses: terasa vitejo en Lavaux | |||||
former municipality of Switzerland | |||||
| |||||
Kantono | Vaŭdo | ||||
Komunumo(j) | Bourg-en-Lavaux | ||||
Geografia situo | CH1903: 547137 / 150087 (mapo)46.56.75 | ||||
Nombro de loĝantoj | 330 (2007) | ||||
Areo | 1,6 km² | ||||
Alteco | 455 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 1098 | ||||
Situa mapo de Epesses | |||||
Epesses situas en la Vitejo de Lavaux, tiu vitejo sur terasoj klasita Monda heredaĵo de Unesko la 28-an de junio 2007. La vitejo de Epesses produktas ĉefe blankan vinon.
La najbaraj komunumoj de la antaŭ komunumo estis Cully, Riex, Forel (Lavaux) kaj Puidoux.
La unua dokumenta mencio de Epesses datiĝas el la jaro 1166 kiel Espesses.
Dum mezepoko Epesses estis sub la regado de la benedikta abatejo Lutry. Kiam en la jaro 1536 la bernanoj konkeris Vaŭdon, la vilaĝo venis sub la administracio de la voktejo Laŭzano. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la vilaĝo apartenis al la helveta Kantono Lemano, kiu per la mediacia akto en la jaro 1803 estis integrita al la nova Kantono Vaŭdo. Epesses tiam estis atribuita la Distrikto Lavaux.
Surbaze de referendumo de la 17-a de majo 2009, la komunumoj Epesses, Riex, Villette (Lavaux), Cully kaj Grandvaux [1] decidis unuiĝi. El ili kreiĝis la komunumo Bourg-en-Lavaux je la 1a de en julio 2011.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.