From Wikipedia, the free encyclopedia
Enrique MORENTE Cotelo (Granado, 25a de decembro 1942-Madrido, 13a de decembro 2010) estis hispana kantisto, konsiderita kiel unu el la grandaj plinovigantoj de flamenko. Li estis patro de la kantistino Estrella Morente.
Enrique Morente | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Enrique Morente Cotelo |
Naskiĝo | 25-an de decembro 1942 en Granado |
Morto | 13-an de decembro 2010 (67-jaraĝa) en Madrido |
Mortokialo | Kirurgiaj komplikaĵoj |
Tombo | Cementerio de San José (en) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Familio | |
Edz(in)o | Aurora Carbonell (en) |
Infanoj | Estrella Morente, Soleá Morente (en) , Kiki Morente (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto kantotekstisto kantisto cantaor (en) kantoverkisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.enriquemorente.com |
Li ekkantis tre juna en la 1960-aj jaroj kaj en 1964 li saltis al la profesieco dungita de la Baleto de Mariemma, kun kiu li kantis en la hispana prezento de la Monda Foiro de Novjorko kaj en la hispana ambasadejo en Vaŝingtono. Poste li partoprenis en sia unua festivalo de flamenko en Kordovo, kie ludis la jena artistaro: Enrique Morente kun Juan Talega, Fernanda kaj Bernarda de Utrera, Gaspar de Utrera, Tomás Torre kaj Antonio Mairena. Poste li turneis tra Granda Britio, Germanio, Nederlando, Svisio, Belgio, Japanio kaj Italio.
Lia unua disko aperis en 1967 sub la titolo "Cante Flamenco", en kiu li estis aompanata de Félix de Utrera, en la diskeldonejo Hispavox. En postaj jaroj li formis duopon kun fama gitaristo Manolo Sanlúcar, kiu turneis tra la tuta mondo. En la 1980-aj jaroj enmodiĝis duopajn kunkoncertojn kaj tiel li kunkantis foje ekzemple kun Camarón de la Isla. Ekde la 1990-aj jaroj li kunlaboris kun tre diversaj muzikistoj, kantistoj, orkestroj kaj muzikaj ensembloj en diversaj kulturaj kaj spektaklaj projektoj por festivaloj, teatro ktp.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.