From Wikipedia, the free encyclopedia
Endre Bajomi Lázár, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajomi Lázár Endre estis hungara literaturhistoriisto, tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro. Lia origina nomo estis Lázár András Iván, liaj pseŭdonimoj estis André Lazar, Lazar André, Alfa André, Damó Fülöp, Dávid Ferenc, Lázár András, Bajomi Endre, Figyelő II., D. F., A. L., (df), D., (L. A.).
Endre Bajomi Lázár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1914 en Biharnagybajom |
Morto | 17-an de majo 1987 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2-1-255 |
Lingvoj | hungara • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen (–1934) |
Okupo | |
Okupo | verkisto tradukisto literaturhistoriisto |
Endre Bajomi Lázár[1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1914 en Biharnagybajom, li mortis la 17-an de majo 1987 en Budapeŝto.
Endre Bajomi Lázár akiris pedagogian bakalaŭron en Scienca Universitato István Tisza en 1934, poste li vivis en Parizo ĝis 1951. Li unue plulernis jaron en Sorbonne, poste en Parizo li akiris pedagogian diplomon en Alliance Française en 1938. Li kontribuis kaj redaktis en francaj kaj hungaraj gazetoj, pli poste li gvidis hungaran literaturan kontoron. Hejmenveninta li laboris en pluraj eldonejoj ĝis la pensiuliĝo en 1977. Li specialiĝis pri la franca literaturo kaj rilatoj inter Hungario kaj Francio. Liaj 3 filoj naskiĝis en 1944, 1946 kaj 1952. Li ricevis francajn kaj hungaran premiojn inter 1982-1985.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.