From Wikipedia, the free encyclopedia
La Enciclopedia Cattolica (Katolika Enciklopedio) estas verko itallingva, kies 12 volumoj estis publikigitaj en la Vatikanurbo, ekde 1948 ĝis 1954.
Enciclopedia Cattolica | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Giuseppe Pizzardo |
Lingvoj | |
Lingvo | itala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1948 |
Ĝenro | enciklopedio |
Enciclopedia Cattolica | |
Aŭtoroj = Direktora Komotato prezidita de kardinalo Jozefo Pizzardo | |
Unua origina eldono = 1948.1954 | |
Ĝenro = Enciklopedio | |
Subĝenro = Katolika Enciklopedio | |
Origina lingvo = Itala |
Ĝia celo estis redakto de enciklopedia verko referenca al katolikismo, kapabla doti italeparolantan katolikon per instrumento por la ĝenerala informo pri la multfacetaj aspektoj kaj manifestacioj de la homa historio kaj de la homaj kulturoj.
La direktora Komitato de la verko estis prezidita de Giuseppe Pizzardo (kardinalo segretario (1951-1969) de la Kongregacio por la doktrino de la kredo, kaj Pio Paschini (honota prezidanto). Vicprezidantoj estis pastroj Celestino Testore kaj mons. Amato Pietro Frutaz. Ceteraj komponantoj estis Joaquín Anselmo María Albareda y Ramoneda, patro Ferdinando Antonelli, mons. Pietro Barbieri, patro Mariano Cordovani, patro Paolo Dezza, mons. Alberto Di Jorio, patro Giacomo Martegani, don Carlo Pacelli, kaj abato Giuseppe Ricciotti.
La ordo de la artikoloj estas laŭalfabeta, laŭ la jena listado:
La precipaj enciklopediaj artikoloj trovas lokon ĉiam plinombre en la vebo iniciate de Progetto Enciclopedia Cattolica, en la situo letterepaoline.wordpress.com.
La teksto proponita en la vebo ĝenerale korespondas al unuopa artikolo de la Enciclopedia Cattolica. Alikaze temas pri sekcio ekstraktita el pli ampleksa voĉo. Ĉiukaze, en la reto ne estas publikigita la originala bibliografio, redaktita de la aŭtoro de la koncernata voĉo kaj ĉiam ĉeesta funde de ĉiu artikolo de la papera eldono.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.