From Wikipedia, the free encyclopedia
MADARÁSZ Emil (madara:s) estis hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto naskita en Nagyszentmiklós la 12-an de novembro 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de februaro 1962.
Emil Madarász | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de novembro 1884 en Sânnicolau Mare | |
Morto | 18-an de februaro 1962 (77-jaraĝa) en Budapeŝto, Hegyvidék | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto ĵurnalisto poeto tradukisto vd | |
Laborkampo | Hungara literaturo kaj ĵurnalismo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Emil Madarász akiris diplomon de bazlerneja instruisto kaj li instruis en privatlernejo en Budapeŝto. Ekde 1908 li estis ano de Hungara Socialdemokratia Partio. En 1919 li iĝis ano de la partio komunista. Post la falo de la konsilantara respubliko li elmigris Vienon. Inter 1923 kaj 1946 li vivis en Sovetunio kaj li estis kunlaboranto de gazetoj Sarló és Kalapács, Új Hang. Dum la dua mondmilito li estis la gvidanto de literatura rondo en Alma Ata. Reveninte en Hungarujon, li estis kunlaboranto de Új Szó, poste de Népszava. Li tradukis plurajn ruslingvajn romanojn hungaren.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.