From Wikipedia, the free encyclopedia
Emánuel Moór [mOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moór Emánuel estis hungara pianisto, komponisto, inventisto.
Emánuel Moór | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1863 en Kecskemét |
Morto | 20-an de oktobro 1931 (68-jaraĝa) en Chardonne |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Hungario |
Okupo | |
Okupo | pianisto Piankonstruisto komponisto inventisto |
Emánuel Moór [1] naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Kecskemét, li mortis la 20-an de oktobro 1931 en Chardonne VD (Svislando).
Emánuel Moór devenis el juda-germana familio. Li frue lernis muzikon en la familio, poste li studis en Budapeŝto kaj Vieno. Liaj plej gravaj instruistoj estis Robert Volkmann kaj Anton Bruckner. En la aĝo de 18 li estis instruisto de piano en konservatorio de Szeged. Inter 1885 kaj 1897 li turneis unue en Usono, poste en Eŭropo. Li amiko estis Pablo Casals. Pro la 1-a mondmilito li translokiĝis al Svislando kaj ne plu li donis koncertojn. Li havis edzinon.
Li inventis novan pianon Duplex-Coupler Grand Pianoforte aŭ Pleyel-Moór-piano. Ĝi havas du klavarojn iom super unu la alian kun 2 pedaloj. La supra klavaro sonas en la pli alta oktavo. Ili helpas salti, atingi la oktavojn, krome faras novajn efektojn. La instrumento estis prezentita en 1928 kune kun sia brita edzino en Budapeŝto. Maurice Ravel diris, ke piano de Moór produktis tiujn sonojn, kiujn li vere celis en kelkaj el liaj verkoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.