From Wikipedia, the free encyclopedia
Elemér Atzél [acEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Atzél Elemér estis hungara apotekisto, kuracisto, advokato, profesoro.
Elemér Atzél naskiĝis la 10-an de aprilo 1888 en Kemenesmagasi. Li mortis la 16-an de decembro 1954 en Budapeŝto.
Elemér Atzél frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li estis nelonge helpanto en apoteko. Li akiris diplomojn (apotekistan kaj kuracistan en 1911, juran en 1921) en Universitato de Budapeŝto. Post siaj studoj li eklaboris en la ministerio pri popolbonfarto (komprenu: sano). En 1926 li ekinstruis en la jura fakultato, en 1935 en la medicina fakultato. Ekde 1933 li laboris en ministerio pri enlandaj aferoj. En 1934 li akiris advokatan fakdiplomon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.