From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektronika amplifilo estas elektronika aparato, kiu pliigas la povumon de signalo (varianta tensio aŭ kurento)[1]. Ĝi estas aktiva dukonekta cirkvito formita el pluraj aktivaj komponantoj, plej ofte transistoroj, kaj uzas energion ĉerpatan el elektroprovizo. Amplifilo pliigas la amplitudon de signalo (t.e. kvanton da tensio aŭ kurento) liverata al la enirejo de la cirkvito kaj elmetas la rezultan, proporcie pli amplitudan signalon tra la elirejo. Ĉe perfekta amplifilo, la amplifa proporcio (gajno) estas konstanta, do la rilato inter la originala kaj amplifita signaloj estas lineara, en la tuta gamo de funkciado. La gajno de amplifilo ĉiam devas esti pli ol 1.[2][3][4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.