From Wikipedia, the free encyclopedia
Elektra lokomotivo estas lokomotivo kiu uzas elektron el supertraka kontakta lineo, el kontaktrelo aŭ el entrajna energistokejo kiaj pilo aŭ fuelpilo. Elektraj lokomotivoj kun entrajnaj fuelenhavaj ĉefaj motoroj, kiaj dizelmotoroj aŭ gasturbinoj, estas klasitaj kiel dizel-elektraj aŭ gasturbin-elektraj lokomotivoj ĉar la elektra kombino generatoro/motoro servas nur kiel rapidumskatola sistemo. Elektro estas uzata por elimini fumon kaj profiti avantaĝon de la alta efiko de elektraj motoroj, sed la kosto de elektro signifas ke kutime nur pezaj linioj povas esti elektrigitaj.
La elektra lokomotiva sistemo estas tre kosta, sed tre bona kaj havas tre grandan povon. Oni povas doni hodiaŭ ĉirkaŭ nur 10 megavaton (13600 ĉevalpovo) pro elektra lokomotivo kun trajno, ĉar oni ne povas konstrui plej grandan supertrakan kontaktan lineon. Oni uzas ofte 4-4 duoblan -lokomotivojn aŭ 6-6 duoblan lokomotivojn por peza transporto.
La unua elektra lokomotiveto estis konstruita de Robert Davidson aŭ de Werner von Siemens (firmao Siemans & Halske) en la jaro 1879. Ĝi estis utiligita kiel amuza rajdilo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.