Elektita popolo
From Wikipedia, the free encyclopedia
"Sanktaj estu, ĉar sankta estas Mi, la Eternulo, via Dio.Levidoj 19.2"
En la judismo aktivas la konvinko ke la Judoj estas la elektita popolo, ĉar ili estus alvokitaj partopreni en la Interligo (Pakto) kun Dio. Tiu ideo estas konstatita unuafojon en la Torao (la kvin libroj konvencie atribuataj al Moseo, inkluzivitaj en la kristana Biblio per la titolo Pentateŭko) kaj estas ellaborita en la sinsekvaj biblia libroj. Laŭ la diversaj pensmanieroj de judismo, ortodoksa, konservema kaj reformita – konservas la konvinkon ke la judoj estis kaj estas la elektitaj de Dio.[1]

Elekto, ne supereco en la etna malsameco
El Eliro: ”5 Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj....” (19.5-6).
Por korekte kompreni la signifon de elektita popolo, laŭ la interpreto de la juda kredo, nepras ekzameni la Talmudon, unu el la sanktaj libroj de Judismo, apartenanta al la buŝa Torao. El ĝi defluas diversaj konceptoj montrantaj la dian elekto kulminantan en la interligo, kiuj, tamen, havas sian radikon en la skriba Torao.
Elekto en la Biblio
Laŭ la tradicia juda interpreto pri la Biblio,[2] la karakterizo de elektita popolo estas senkondiĉa kaj definitiva[3] ĉar estas dirate en (Readmono 14,2): "ĉar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero".
La Torao krome asertas: "Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero" (Elitro 19,5).
Dio promesas ke mem ne anstataŭos sian popolon kun iu ajn alia (Gn 17,7). Aliaj pasaĵoj: Eliro 19,6; Readmono 7,7-8; Amos 3,2.
Rabenaj opinioj pri la elekto

La ideo pri elektiĝo ĉe judoj havas du interpretajn esencan:
- Dio elektis izraelon.
- la izraelidoj elektos Dion.
Tamen, ankaŭ la subtenantoj de la dua asertas ke la tuta judaro estas devigata al fideleco al la interligo.
Aliaj interpretoj
Opinio de la konservema judismo
La konservema judismo ellaboras la koncepton pri elektita popolo tiel: tiu elektiĝo, laŭ la komentoj de profetoj kaj judaj literaturistoj, implicas nenian superecon sur la aliaj popoloj, Tio videblas, ekzemple, en Amos profeto kiu diras: “nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj.” Tio estas deklarata en multaj lokoj de la Biblio
Rekonstruisma kritiko
La rekonstruisma judismo rifuzas la koncepton pri "elektiĝo". Ĝia fondisto, Rabbi Mordecai Kaplan, taksis la ideon laŭ kiu Dio estis elektinta la hebrean popolon aliro al rasaj emoj inter la judoj mem, kaj do ĝi devas esti formovita el la juda teologio. Tiun formovon la rekonstrua movado evidentigis en la modifo de la preĝoj kiuj ignoras la nocion mem pri elektiĝo: ekzemple: estus laŭdata la Sinjoro nia Dio kiu nin elektis inter ĉiuj popoloj fariĝis Estu laŭdata la Sinjoro nia Dio kiu nin enkondukis al sia servo.
Sed tiu propono tro kontraŭas la tutan tekstaron de la Biblio kaj la tutan esearon rabenan kaj talmudan...
Opinioj de aliaj religioj rilate la elektitan popolon
Islamo
La "Filoj de Izraelo" ĝuas apartan kondiĉon en la islama Korano: "Ho filoj de Izraelo, memoru la favorojn per kiuj mi vin plenplenigis kaj kiel mi al vi donis avantaĝojn super la aliaj popoloj de la mondo." (Qur'an 2.47, 2.122 Arkivigite je 2015-04-02 per la retarkivo Wayback Machine).[4]
Tamen, islamaj teologoj komentas ke tiu kondiĉo ne liveras al la izraelidoj nenian rasan superecon kaj validas nur ĝis kiam la hebreoj plutenas siajn aliancon kun Dio.[5] La korano asertas: "Alao akceptis la pakton de la izraelidoj kaj ekscitis el ili dekdu ĉefojn. Alao diris: 'Mi estos kun vi kondiĉe ke vi plenumu la preĝon kaj pagu la dekonojn al miaj Mesaĝistoj, ilin honoru kaj faru belan prunton al Alao. Tiam mi forstrekos viajn pekojn kaj faros ke vi eniru la Ĝardenojn kie fluas la riveretoj. Kiu el vi, spite de ĉio tio, estos senkreda, tiu foriras el la gusta vojo (Korano 5,12)'".
Kristanismo kaj elektita popolo

Laŭ la kristana teologio, male, la judoj, nome la elektita popolo, konservas ĉiam tiun prerogativon. Spite de ilia malfideleco, rimarkita, kaj ankaŭ punata de Dio, de ĉiuj profetoj, minoraj kaj majoraj, Dio plutenas siajn promesojn. Vidu, ekzemple, en Rm 9,27-29.
Kvankam la kristana teologio, spurante sanktan Paŭlon, taksas la kristanaron nova elektita popolo, ne juĝas perdita la antikva prerogativo de elektita popolo al la hebrea popolo. Paŭlo, fakte, skribas: "Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen" (Rm 11,1).
La teologia penso pri tio, post longa diskuto kaj reagoj kontraŭ facilaj popolaj deduktaĵoj, estas kondensata en la dokumento Nostra Aetate de la dua Vatikana koncilio. Kaj jam sankta Paŭlo skribis: "Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael" (Rm 11,2).
Notoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.