From Wikipedia, the free encyclopedia
Al-Ŭali Mustafa Sajjid (arabe الوالي مصطفى سيد, al-Ŭālī Muṣṭafā Sajjid), en eŭropa historiografio ofte konata kiel El Uali Mustafa Sajed aŭ mallonge El Uali aŭ Luali (naskiĝis en 1948 aŭ 1950, mortis en 1976), estis revoluciulo kaj naciisma estro de la saharanoj, fondinto kaj dua Ĝenerala Sekretario de la Fronto Polisario kaj unua Prezidento de la Araba Demokratia Sahara Respubliko (ADSR).
El-Uali Mustafa Sajid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1948 aŭ 1950 en Bir Lehlou | ||||
Morto | 9-an de junio 1976 en Inŝiri | ||||
Mortis pro | Hommortigo vd | ||||
Mortis per | Mortis en batalo vd | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Ŝtataneco | Araba Demokratia Sahara Respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Mohamedo la 5-a vd | ||||
Partio | Fronto Polisario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | paŝtisto politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Dekomence bedueno, pro familiaj problemoj, li devis setliĝi en Tan-Tan kaj studi juron en Maroko. Poste li veturis tra Eŭropo. Li kuniĝis al aliaj ribelemaj saharanoj kaj fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj jaroj ili fondis diversajn ĝermajn organizojn kiuj kunfluis en la Fronto Polisario. Li suferis la malhumanan militagadon de la invada maroka armeo fine de 1975 kaj komence de 1976 oni kreis la ŝtatan ĝermon de la Araba Demokratia Sahara Respubliko, kies unua prezidento li estis. El Uali mortiĝis dum gerila agado revenante el atako kontraŭ Nuakŝoto, en Maŭritanio, kiu estis unu el la invadintaj ŝtatoj de Okcidenta Saharo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.