Ekvadoraj sportistoj unue en 1924 partoprenis someran olimpikon, sed la dua apero de ekvadora teamo nur estis en 1968 - ekde tiam oficiala ekvadora teamo partoprenas la somerajn olimpikojn, kaj ne maltrafis eventon ekde tiam. En 1996 atingiĝis la unua ekvadora olimpika medalo, ormedalo fare de la marŝkuristo Jefferson Leonardo Pérez Quezada, kiu en 2008 ankoraŭ aldonis arĝentan medalon kaj ĝis nun estas la plej sukcesa ekvadora sportisto en olimpikoj.
Ekvadoro en la Olimpikoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Olimpika historio | ||||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||||
1924 · 1928 - 1964 · 1968 · 1972 · 1976 · 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 | ||||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||||
2018 · 2022 | ||||||||||||
En vintraj olimpikoj ĝis la jaro 2014 ankoraŭ neniam estis ekvadoraj partoprenantoj: tiam skikuristo nun vivanta en Aŭstralio partoprenis por Ekvadoro, kaj 2022 alpa skiistino nun vivanta en Usono. Pri ambaŭ neniu atendis ke ili ricevus medalon, ankaŭ ili mem ne - la partopreno estis simbola.
Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la Somera Olimpiko 2024, kiu rezultigis oran, 2 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn, la teamo sume atingis 4 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Per tio ĝi post la Somera Olimpiko 2024 plialtigis sian rangon de la 81-a al la 49-a rango inter ĉiuj partoprenintaj teamoj.
La Ekvadora Olimpika Komitato (hispane Comité Olímpico Ecuatoriano) kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1948 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1959.
Eksteraj ligiloj
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.