La Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations Economic and Social Council, mallongigo ECOSOC) estas unu el la ses plej gravaj ĉeffakoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝiaj taskoj estas kunordigi la ekonomian, socian kaj rilatan laborojn de 14 UN-aj agentejoj, iliaj funkciecaj komisioj kaj kvin regionaj komisioj. ECOSOC havas 54 membrojn; ĝi havas kvarsemajnan sesion ĉiujaran julie. Ekde 1998, ĝi ankaŭ havis mitingojn ĉiun aprilon kun financaj ministroj, kiuj estras komitatojn de la Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso (IMF). Ĝi estas krome centra forumo por diskuti ekonomiajn kaj sociajn temojn, kaj formuli proponojn al membroŝtatoj kaj al la sistemo de Unuiĝintaj Nacioj.[1]
Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj | ||
---|---|---|
United Nations Economic and Social Council | ||
principal organ of the United Nations (en) | ||
Komenco | 1945 vd | |
Sidejo | Nov-Jorko | |
Filioj | Ekonomika Komisiono por Afriko de la Unuiĝintaj Nacioj Ekonomia kaj Socia Komisiono por Okcidenta Azio de la Unuiĝintaj Nacioj Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo Monda Organizaĵo pri Sano United Nations Economic and Social Commission for Asia and the Pacific (en) Ekonomia komisiono de Unuiĝintaj Nacioj por Eŭropo Komisiono Ekonomia por Latinameriko kaj Karibio United Nations Interregional Crime and Justice Research Institute (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Sesioj
La kvarsemajna sesio okazas aŭ en Nov-Jorko aŭ en Ĝenevo, reŝanĝiĝante ĉiun jaron. Ĝi konsistas el diversaj partoj:
- Grava parto: Renkontiĝas ministroj, direktoroj kaj altaj oficistoj de internaciaj institutoj kaj reprezentantoj de civilaj societoj kaj el la privata ekonomio, por pridiskuti aktualajn temojn de la internaciaj ekonomia, socia kaj ekologia evoluiĝoj. Fine de la grava parto, oni donas ministran deklaracion, kiu ofte enhavas politikajn gvidliniojn kaj proponojn
- Kunordiganta parto
- Parto por operaciaj aktivaĵoj
- Parto por humanaj aferoj
- Ĝenerala parto
Ekde 2005, ekestis du novaj partoj:
- Ĉiujara pruvo koncerne ministrojn
- forumo por evoluiĝa kunlaboro
Naŭ grupoj de fakuloj
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.