Ekologia manĝaĵo estas produktita laŭ la principoj de ekologia agrikulturo. La celo estas, ke ĉiu komponanto de preta ekologia manĝaĵo estas laŭnature produktita. Ekologia manĝaĵo ekzemple ne enhavas sintezajn nutroaldonaĵojn.
Ĉar ekologia manĝaĵo laŭ aspekto povas ne diferenci de la amase produktitaj analogaĵoj, en multaj landoj ekzistas tre strikta kontrolo pri la produktado, kiu volas nomi siajn nutraĵojn "ekologia manĝaĵo". Ekzemple, en Eŭropa Unio ekzistas speciala Konsilia Reguldokumento numero 2092/91 de la 24-a de junio 1991, kiu regulas ekologie puran produktadon de manĝaĵo.
La ĉefaj ecoj de ekologia manĝaĵo estas:
- ekologie pura krudaĵo (ingrediencoj);
- speciala teknologia procezo.
Ekzemple, oni atentas pri tiaj procezoj kiel troa varmigo, kiu povas kaŭzi perdon de vitaminoj.
Atestoj
Ekzistas pluraj atestoj en diversaj landoj pri ekologieco de manĝaĵo. Speciala signo povas esti metata sur pakaĵo de ekologia manĝaĵo, laŭ permeso de kontrolanta ŝtata institucio.
Debato pri ekologia manĝaĵo
Dum ekologia manĝaĵo iĝas pli populara inter konsumantoj, ekzistas ankaŭ argumentoj kontraŭ ĝi. Ekzemple, naturaj nutraj farboj estas multe pli multekostaj, ol la kemiaj, kaj samtempe ne sekurigas tian kvaliton de farbado, kiel la kemiaj.
Ĉe bestaj produktoj, la rilato inter ekologia produktado kaj la farto de la bestoj estas polemika kaj varias multe laŭ la difino de "ekologia", kiun oni aplikas. Reklamkampanjoj kiel la norvega reklamkampanjo por ekologia viando Naturlig bortskjemt mat ("nature dorlotita nutraĵo") foje estas kritikataj kiel ambiguaj aŭ malfidindaj.
Lingva noto
Atentu ne nomi ekologian manĝaĵon biologia (ĉiu manĝaĵo ja estas biologia (= el vivantaj estaĵoj)) nek organika (= konsistanta el karbonkombinaĵoj)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.