From Wikipedia, the free encyclopedia
Ejido [eĤIdo] (ĝi signifis komunejo, komuna tereno, oficiale San Buenaventura de Ejido) estas urbego en nordokcidenta Venezuelo en subŝtato Mérida. Ĝi apartenas al urbaro de Merido (Venezuelo), eĉ Ejido estas dormourbo de Merido.
Ejido | |||
---|---|---|---|
urbo loĝloko vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 5111 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 107 056 (2005) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 33′ N, 71° 14′ U (mapo)8.54665-71.24087 [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ejido, Mérida [+] | |||
Ejido situas en centra parto de la montoĉeno sur altebenaĵo en du valoj de riveroj. Barinas (Barinas) troviĝas 114, San Cristóbal (Venezuelo) 139, Cabimas 207, Marakajbo 236, Barquisimeto 270, Coro (Venezuelo) 361, Valencio (Venezuelo) 398, Marakajo 442, Karakaso 521, Cúa 510, Barcelono (Venezuelo) 739, Cumaná 804, Bolívar (urbo) 847, Maturín 895, Guayana (urbo) 945 km.
Ejido estis fondita en 1650 en areo de indiĝenoj kaj iĝis centro por sukerkano. En 1705 paroĥo estis kreita. En 1830 la urbeto iĝis distrikta (kantona) ĉefurbo.
En Ejido ankaŭ nun gravas kultivado de sukerkanoj en la ĉirkaŭaĵo, krome oni kultivas terpomojn kaj bredadas bovojn, porkojn, ŝafojn. Menciindas la komerco kaj hoteloservoj.
En Ejido la averaĝa temperaturo varias inter 18-23 °C. Jare pluvas ĉ. 1700 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen la kulmino estas en oktobro.
Ejido estas konektita al Merido por publika transporto, inkludante la trolebusan sistemon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.