germana muzikgrupo From Wikipedia, the free encyclopedia
Einstürzende Neubauten (IFA: ˈaɪnˌʃtʏɐʦəndə ˈnɔʏˌbaʊtən) estas germana muzikgrupo, origine de Okcidenta Berlino, formita en 1980 kaj regule aktiva depost tiam.
Einstürzende Neubauten | |
---|---|
Koncerte. Blixa Bargeld tenas la mikrofonon. | |
Daŭro | 1980 - nuntempe aktiva |
Ĝenro | Eksperimenta muziko, Industria muziko |
Oficiala retejo | Oficiala Retejo |
Muzikistaro | |
Nunaj:Blixa Bargeld; Alexander Hacke; N.U. Unruh; Jochen Arbeit; Rudi Moser. | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
La grupo simbolas la disvolviĝon de industria muziko en Germanio, kaj estas eĉ rigardita kiel unu el la plej grava grupo de tiu muzikĝenro, kun Throbbing Gristle en Britio. Ĝi poste havos decidiga influo por postaj muzikaj movadoj kiel malluma ondo.
Kiel industria muziko mem, Einstürzende Neubauten unue produktis sonojn malfacile akceseblaj, «bruaj». La kantisto Blixa Bargeld kriĉas, blekas sed neniel kantas. La grupo koncentriĝas pri eksperimentado, digna heredanto de Karlheinz Stockhausen, ili ne hezitas uzi verajn «industriajn» sonefektojn kiel betonmiksilo, drilo, aŭ pneŭmata martelo. Depost la kulta albumo Halber Mensch (1985), la pecoj fariĝas pli melodiaj kaj en 1989, Haus der Lüge estos internacia sukceso. La tekstolingvo estas plej ofte germana, sed foje angla, precipe dum la lasta jardeko. La grupo daŭre produktas albumojn kiu ankoraŭ montras grandan diversecon de sonojn.
La gruponomo, kiu signifas «disfalantaj novaj konstruaĵoj» estas referenco al la novaj konstruaĵoj de okcidenta Berlino starigitaj post la dua mondmilito, male al la altbauten, malpli modernaj konstruaĵoj nuntempe pli facile troveblaj en orienta Berlino. La grupoemblemo (homa desegno kun cirklo kiel kapo) estas malnova kaverna desegno de Toltekoj
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.