From Wikipedia, the free encyclopedia
Ei Samay Sangbadpatra aŭ simple Ei Samay (bengale এই সময়, IAST: Ē'i samaẏa; trad. Ĵurnalo de la nuntempo) estas bengallingva taggazeto de la grupo The Times. Ĝi estis lanĉita kiel taggzeto en formato de grandgazeto kun volo de konkursi komerce kontraŭ Anandabazar Patrika. Ĝin posedas kaj eldonas Bennett, Coleman & Co. Ltd, firmao posedata de la familio Sahu Ĝain.[2][3][4]
Ei Samay Sangbadpatra | ||
gazeto | ||
---|---|---|
Speco | Enreta novaĵportalo | |
Formato | Cifereca | |
| ||
Lando | Barato | |
Posedanto | Grupo The Times | |
Publikigisto | Grupo The Times | |
Redaktisto | Hirak Bandjopadjaj | |
Establodato | 15-a de oktobro 2012 (taggazeto) | |
Posedata de | The Times Group vd | |
Eldonkvanto | po 243 273 ĉiutage[1] (datumoj de decembro 2019) | |
| ||
Retejo | www | |
La ĵurnalo Ei Samay estas taksata kiel defio farita de BCCL al grupo Ananda Bazar Patrika (ABP). Sentanta la fortan defion, la grupo ABP komencis grandegan amaskomunikilan kampanjon de reklamoj nur monato post la lanĉo de Ei Samay. La enkonduka prezo de ĉi tiu ĵurnalo estis po 1 ₹ (1,3¢ de USD) por kopio. Laŭ oficialuloj de la ĵurnalo, la cela legantaro estas junuloj inter 20- kaj 35 jaroj.[5][6]
La periodaĵoj en lokaj lingvoj en ŝtato Okcidenta Bengalio konsistas de kvar grava bengallingvaj taggazetoj: Anandabazar Patrika, Aajkaal, Bartaman kaj Sangbad Pratidin. El ĉi tiuj, Anandabazar Patrika estas la plej legata, kaj la «gvidanto» ambaŭ en presata kaj enreta spacoj: ĝi estas la 6-a inter la plej legataj tagĵurnaloj en lokaj lingvoj de Barato, laŭ la Enketo pri Legantaro de Barato de 2012, kun legantaro de pri 59 lakh.[7]
Nuntempe ĉi tiu taggazeto estas eldonata de Kolkato kaj Nov-Delhio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.