From Wikipedia, the free encyclopedia
Edwin de KOCK [edŭin de kok] (naskiĝis la 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko, mortis la 14-an de decembro 2022 en Edinburgo, Teksaso) estis sudafrika kaj usona instruisto kaj profesoro kaj unu el la plej gravaj Esperanto-poetoj.
Edwin de Kock | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de marto 1930 en Sud-Afriko |
Morto | 14-an de decembro 2022 en Edinburgo |
Lingvoj | Esperanto • afrikansa • angla |
Nacieco | usonano |
Ŝtataneco | Usono (2000–) Sud-Afriko |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1955–) misiisto teologo tradukisto poeto universitata instruisto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto |
|
Akademiano | jes |
Esperantistiĝis en | 1955 |
De Kock en Sud-Afriko lernis Esperanton kaj verkis la unuan poemon en 1955. Krom kiel originala poeto li elpaŝis kiel biografo, esperantologo, poligloto, redaktoro kaj movadano. Li estis laika predikanto Adventista, misiisto, teologo, vegetarano kaj kontraŭrasisma aktivulo. De Kock krom en Esperanto ankaŭ verkis, tradukis kaj redaktis angle kaj afrikanse. Membro de la Akademio de Esperanto (1973-2007), Honora Membro de UEA ekde 2000.
Sur la kampo de la poezio li ellaboris teoriojn pri metriko, klarigitajn en la antaŭparolo de Testamente (2007). Per originalaj poemoj li kontribuis al multaj revuoj, antologioj kaj librokolektoj.
Kiel esperantologo li i.a. kontribuis al la landnoma problemo kaj pledis gardi la diakritajn literojn. Eble plej grava estas lia eseo "Principoj por la takso de neologismoj" (1987), en kiu li proponas sep kriteriojn, per kiuj oni povus juĝi, ĉu "neologismo" estus bona kaj necesa. Samjare li mem eldonis ankaŭ "Leksikoneto de mal-anstataŭaĵoj dudirekta".
En sia hejmlando De Kock estis prezidanto de la Esperanto-Asocio de Suda Afriko de 1977 ĝis 1989 kaj redaktoro de la landaj Esperanto-periodaĵoj Afrika Esperantisto, 1955–1957 kaj de Bona Espero, 1977–1979, 1986–1987.
Ekde la 4-a de oktobro 2000 de Kock estis Usona civitano. Li loĝis apud Edinburgo, Teksaso, Usono. En 2005 li estis honora gasto ĉe la Landa Kongreso de ELNA.
Pri Fajro sur mia lango
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.