From Wikipedia, the free encyclopedia
Edsel Bryant Ford (6a de novembro 1893 – 26a de majo 1943) estis la ununura filo de Henry Ford kaj prezidanto de la Ford Motor Company el 1919 ĝis sia morto en 1943. Lia plej aĝa filo estis Henry Ford la 2-a.
Edsel Ford | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1893 en Detrojto |
Morto | 26-an de majo 1943 (49-jaraĝa) en Grosse Pointe Shores |
Mortokialo | Stomaka kancero |
Tombo | Woodlawn Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Edsel and Eleanor Ford House |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Hotchkiss School (en) |
Familio | |
Patro | Henry Ford |
Patrino | Clara Bryant Ford (en) |
Edz(in)o | Eleanor Clay Ford (en) (1916–) |
Infanoj | Henry Ford II, Josephine Clay Ford (en) , William Clay Ford, Sr. (en) , Benson Ford (en) |
Okupo | |
Okupo | entreprenisto artkolektanto |
Edsel labore tre proksime el sia patro, kiel sola heredanto de la negoco, sed emis disvolvigi aŭtojn pli ekscitajn ol la Ford T ("Tin Lizzie"), kongrue kun siaj personaj preferoj. Eĉ kiel prezidanto, li havis problemojn por konvinki la plej aĝajn homojn havigi diverĝon por tiu formulo. Nur ŝanĝo en la merkataj kondiĉoj permesis al li disvolvigi la pli modan Ford A en 1927. Edsel ankaŭ fondis la divizion Mercury kaj estis responsa pri la Lincoln Zephyr kaj la Lincoln Continental. Li enkondukis gravajn trajtojn, kiaj hidraŭlikaj bremsoj, kaj ege plifortigis la eksterlandan produktadon de la entrepreno.
Edsel estis grava bonfaranto en Detrojto, kaj ankaŭ financis la polusajn ekspediciojn de la Admiralo Richard Byrd. Li mortiĝis pro stomaka kancero aĝe 49, kaj lia patro reprenis la prezidantecon de la kompanio, antaŭ trapasi ĝin al Henry Ford la 2-a. La gamo de autoj lanĉitaj de Ford en 1957 laŭ la nomo Edsel estas memorata kiel unu el la klasikaj merkataj malsukcesoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.