Hauterive FR
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Hauterive estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 2178 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
- La mallongigo FR en Hauterive FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Hauterive. |
Hauterive | |
---|---|
Blazono de Hauterive | |
La Monaĥejo Hauterive | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 45′ 51″ N 7° 7′ 5″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 2178 |
Areo | 11,94 km² |
Alteco | 680 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1730 Ecuville 1725 Posieux |
Komunumkodo | 2233 |
Mapo de Hauterive | |
Geografio
Hauterive situas en la Friburga Mezlando, proksimume 8 kilometrojn sudokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo inter la riveroj Glano en nordo kaj Sarino en sudo. Nordoriente de la komunumo situas la kunfluejoj de Glano kaj Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Ecuvillens kaj Posieux, kiuj antaŭe estis la centroj de apartaj komunumoj, kaj la vilaĝetoj Hauterive (kiu principe konsistas el la Monaĥejo Hauterive kaj la ĉirkaŭaj konstruaĵoj, Grangeneuve, Le Moulin kaj Le Faubourg kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,94 km², de kiuj 30,2% estas kovritaj de arbaro, 52,4 % servas por agrikulturo kaj 15,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Hauterive limas en nordo al Matran, en nordnordoriento al Villars ĉe Glano, en nordoriento al Marly, en sudoriento al Arconciel, en sudo al Corpataux-Magnedens, en sudokcidento al Farvagny, en okcidento al Cottens, kaj en nordokcidento al Neyruz.
Trafiko
Tra Hauterive pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A12, kies alveturejo Hauterive situas 2 kilometrojn sude de la komunumo. Per du buslinioj Hauterive estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La hodiaŭa komunumo Hauterive fondiĝis kun efiko de la 1-a de januaro 2001 per la kuniĝo de la du ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ecuvillens kaj Posieux.[3] La komunumo deduktas sian nomon de la Monaĥejo Hauterive, kiu estis konsekrita la 25-an de februaro 1138 sub la nomo Abbatia sancte Marie de Altaripa.[4] La unua dokumenta mencio de Ecuvillens datiĝas el la jaro 1137 kiel Escuvilens.[5] Posieux menciiĝis la unuan fojon en 1155 kiel Posuos. Ek de 1442 Ecuvillens kaj Posieux apartenis sub la Novurba Flago al la Malnova Kamparo de Friburgo. Ekde la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ili apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ili sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino. En la jaro 1852 en Posieux kolektiĝis 15000 ribeloj, kiu kontraŭstaris la novan radikalan registaron de Friburgo.[6]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Hauterive
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.