Eŭtokio
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭtocio aŭ Eŭtokio el Aŝkelon (ĉ. 480 - ĉirkaŭ 540) estis greka matematikisto kiu vivis en la unua epoko de Bizanco.
Oni ne konas originan rezultojn de Eŭtokio kvankam estas neprobabla ke li atingis ilin. El li oni konservas komentariojn al la kvar libroj de la Konikaj de Apolonio de Pergo kaj al la verkoj de Arkimedo, nome Pri la ekvilibro de la ebena figuro, Pri la sfero kaj la cilindro kaj Pri la mezuro de la cirklo.
La komentarioj de Eŭtokio konstituas gravan fonton kiu klarigas nekonatajn aspektojn de la historio de la greka matematiko. Partikulare, la komentario al la verko de Arkimedo Pri la sfero kaj la cilindro enhavas aprezatan recenzon de antikvaj solvoj al la problemo de la duobligo de la kubo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.