internacia ŝoseo en Eŭropo From Wikipedia, the free encyclopedia
La eŭropa ŝoseo 55 (E 55) estas eŭropa ŝoseo, kiu etendiĝas inter nordo kaj sudo tra la urbo Helsingborg en Svedio kaj la urbo Kalamata en Grekio, kaj pasas interalie tra Kopenhago, Berlino kaj Prago.
La ŝoseo transiras la markolon inter Balta maro kaj Norda Maro.
Inter Danio kaj Germanio la ŝoseo transiras la Baltan Maron.
Inter Italio kaj Grekio la ŝoseo transiras Adriatikon.
Ek de Helsingborg la ŝoseo pluiras norden tra Svedio kaj Finnlando, sed pro praktikaj kialoj ĝi tie portas la paran numeron E4.
La ŝoseo transiras la limojn inter Germanio kaj Ĉeĥio kaj inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. En la unuaj jaroj post la malfermo de la fera kurteno tie estis vigla komerco pri pagata amoro, kiun ĉeĥaj virinoj ofertis al aŭstriaj kaj germanaj klientoj. Pri tiu temo ekestis populara kanto ĉeĥa, "silnice E55" (aŭtovojo E55).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.