From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭdoksio de Antioĥio (m. 370) estis arkiepiskopo de Konstantinopolo de la 27-a de januaro 360 ĝis sia morto, en 370, kaj antaŭe estis episkopo de Germanicia en Kommagene (hodiaŭ Kahramanmaraş, Turkio) kaj Antioĥio, inter 350 kaj 357 aŭ inter 358 kaj 359, depende de la fonto.[1][2] Li estis unu de la plej influaj arianaj pastroj.
Eŭdoksio de Antioĥio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ruinoj de la Ferpordego, en Antioĥio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 300 en Arabissus | ||||
Morto | 370 en Konstantinopolo | ||||
Religio | Orienta Kristanismo vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro vd | ||||
| |||||
episkopo de Germanicia | |||||
Dum | 350–357 aŭ 358–359 | ||||
episkopo de Antioĥio | |||||
Dum | 350–358 | ||||
ĉefepiskopo de Konstantinopolo | |||||
Dum | 360–370 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eŭstacio estis episkopo de Antioĥio inter 324 kaj 331 kaj konsideris la doktrinon de Eŭdoksio fragila kaj, pro tio, li malakceptis ordini lin. Spite ĉion tion, kiam Eŭstacio estis elpostenigita, la arianoj - aŭ eŭzebianoj, sekvantoj de la idearo de Eŭzebio de Nikomedio - konsekris Eŭdoksion kiel episkopo de Kahramanmaraş, en la foraj teritorioj de Kilikio. Li konservis la postenon almenaŭ dum 17 jaroj, kio koincidis grandparte kun la ĉefa periodo de komplotoj kontraŭ Atanazio de Aleksandrio kaj de la regado de la filoj de Konstanteno la Granda.
Eŭdoksio ludis gravan rolon en la organizoj, disvolvigoj kaj predikoj rilataj al la koncilioj de Antioĥio (311), Sardiko kaj Filipopolo (343-347), Sirmio, Seleŭkeja (359).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.