From Wikipedia, the free encyclopedia
Silifke estas urbo kaj distrikto en la provinco Mersin en suda Turkio, borde de Göksu ĉe la piedo de la Taŭruso. Ekde regiona reformo en 2014, la urbo identas laŭ areo kaj loĝantaro al la distrikto.
Silifke | |||||
distrikto de Turkio • urbeto • komunumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Regiono | Mediteranea regiono | ||||
Provinco | Provinco Mersin | ||||
Geografia situo | 36° 23′ N, 33° 56′ O (mapo)36.37611111111133.932222222222 | ||||
Poŝtkodo | _33xxx_ | ||||
Telefona kodo | (0090)+ 324 | ||||
Aŭtokodo | 33 | ||||
En antikvo la urbo estis nomita Seleukeia (greke Σελεύκεια) sur la Kalykadnos (hodiaŭ Göksu). Ĝi estis fondata komence de la 3-a jarcento a.K. sub la reĝo Seleŭko la 1-a kaj (kiel kelkaj aliaj seleŭkaj urbaj fondaĵoj) nomata laŭ la reganto.
Sub la romianoj, Seleukeia (lat. Seleucia ad Calycadnum) iĝis la ĉefurbo de Isauria. Sub la nomo Seleucia en Isauria ĝi daŭre estas titulara ĉefepiskopejo de la Romkatolika Eklezio.
En la mezepoko la urbo estis dumtempe la ĉefurbo de la Armena reĝlando en Kilikio.
Imperiestro Frederiko Barbarossa dronis en 1190 dum la Tria Krucmilito proksime al la urbo en la rivero Göksu, kiu tiam nomiĝis Saleph.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.