Dynasty

usona televidserio pri familio de riĉuloj From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

Dynasty (Dinastio) estas usona ĉefhorara televidserio kiu estis elsendita per la kanalaro ABC el la 12a de januaro, 1981, al la 11a de majo, 1989. Tiu serio, kreita de Richard kaj Esther Shapiro kaj produktorita de Aaron Spelling, temas pri la familio Carrington, nome riĉuloj kiuj loĝas en Denver, Koloradio. Dynasty estis ĉefludita de John Forsythe kiel naftomagnato Blake Carrington, Linda Evans kiel lia nova edzino Krystle, kaj poste Joan Collins kiel lia iama edzino Alexis.

Rapidaj faktoj televida serio, Originala titolo ...

Dynasty estis planita be ABC por konkurenci kun la ĉefhorara televidserio de CBS nome Dallas. La sukceso de la unua sezono de la serio estis nur relativa, sed la enkonduko de la dua sezono kiu inkludis la alvenon de Collins en la rolo de Alexis metis la programon inter la 20 unuarangaj. Je aŭtuno de 1982, ĝi estis inter la 10 unuarangaj, kaj printempe de 1985, ĝi estis la unuaranga programo en Usono. La serio konsiderinde malaltiĝis en populareco dum siaj finaj du sezonoj, kaj estis finfine nuligita en la printempo de 1989 post naŭ sezonoj kaj 220 epizodoj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads