Dumpingo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Dumpingo aŭ dumpado estas vendo de komercaĵoj je prezo pli malalta ol la produkt- aŭ akir-kosto por ruinigi konkura(j)n kompanio(j)n aŭ simple celas akiron de valuto. Ekz. Sovetunio vendis grenon kaj segitan lignon ekde 1928 en granda kvanto por akiri valuton por aĉeti modernajn teknologiojn. Oni akuzis Sovetunion pri dumpingo.
Komence de la 21-a jarcento oni ofte akuzas Ĉinion (vestoj kaj aliaj artikloj), Vjetnamion (ŝuoj) kaj konkurajn landojn je dumpingo, post kio oni enkondukas kontraŭdumpingajn doganojn.
La politika akuzo je dumpingo estas parto de la protekto de la enlandaj entreprenoj, laboristoj. La kontraŭdumpinga politiko signifas altiĝon de la vendoprezo de la tuŝitaj varoj.
Remove ads
Kontraŭdumpinga leĝo
Multaj landoj havas leĝojn por eviti dumpadon.
IKEV: skribas: "kvankam dumpaj prezoj por la importlando havas la avantaĝon ke la produktoj estas tre malmultekostaj, ili povas kaŭzi gravajn malfacilojn al ties propra industrio. Tial ekzistas kontraŭdumpa leĝo en diversaj landoj" [1]
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads