Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Duklando Saksio-Lauenburg (aŭ Saksujo-) estis historia teritorio en la Sankta Romia Imperio, ekde 1296 senpere imperia princlando, situanta en la hodiaŭa sud-oriento de Ŝlesvig-Holstinio, proksimume identa kun la nuna distrikto Duklando Lauenburg. La oficiala nomo estis "duklando Saksio, Engern kaj Vestfalio" germane Herzogtum Sachsen, Engern und Westfalen.
Duklando Saksio-Lauenburg | |||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Herzogtum Sachsen-Lauenburg | |||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
historia lando • duklando • ŝtato de la Sankta Romia Imperio | |||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||
germana | |||||||||||||||||||||||
Luteranismo, ekde la Reformacio | |||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||
Duklando | |||||||||||||||||||||||
Patrina lando: |
ĝis 1803 Sankta Romia Imperio, malsupra-saksia imperia cirklo | ||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
disdivido de Duklando Saksio | ||||||||||||||||||||||
Pereo: |
aligita al Prusio | ||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||
De 1296 ĝis 1689 ĝin regis la dinastio Askanoj. Post ilia formorto ĝi estis en persona unio kun Hanovro de 1689 ĝis 1814. Mallonge ĝi apartenis al la napoleona reĝlando Vestfalio. Post la Viena Kongreso ĝi estis memstara duklando en persona unio kun Danio, kaj membro de la Germana Federacio. Post la germana-dana milito ĝi estis ekde 1865 en persona unio kun Prusio, kaj fine en 1876 aligita al Prusio kiel parto de la prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio. Tiel finiĝis ĝia historio kiel aparta ŝtato.
1689–1705 Dinastio Brunsvigo-Celle
1705–1803 Hanovra dinastio: Princoj-elektistoj de Brunsvigo-Luneburgo
1814–1864 Oldenburga dinastio: Reĝoj de Danio
1876 aliĝo al Prusio.
En 1890, Otto von Bismarck ricevis, ĉe sia elposteniĝo kiel germana kanceliero, la titolon "duko de Lauenburg". Li neniam uzis tiun titolon, kaj eĉ rifuzis akcepti poŝtaĵojn adresitajn al li kun tiu titolo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.